Jerzu - jen itale, sardeIersu - estas komunumo de Italio. Ĝi estas konata vinkultivejo. La loĝloko apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Jerzu estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Jerzu ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 000 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Erasmo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
La nomo "Jerzu", en la malnova formo "Jerzzu", aperas unuafoje en notaria akto de 1130, kiu konfirmas, ke iu s-ro Arzocu de Lacon transdonas al la paroko de Santa Maria di Lotzorai ĉiujn materiajn havaĵojn de la teritorio de Jerzu, inkluzive de la vitejoj kaj ĝiaj laboristoj.