Jacques Brel
Jacques | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jacques Romain Georges Brel |
Naskiĝo | 8-a de aprilo 1929 en Schaerbeek, Belgio |
Morto | 9-a de oktobro 1978 en Bobigny Francio |
Mortokialo | Pulma kancero |
Tombo | Calvary Cemetery (en) |
Lingvoj | franca • nederlanda |
Ŝtataneco | Belgio |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Pierre Brel (en) |
Edz(in)o | Thérèse Michielsen (en) (1950–) |
Amkunulo | Suzanne Gabriello (mul) (1955–1961) Maddly Bamy (en) (1971–1978) |
Infano | France Brel (en) ( Thérèse Michielsen (en) ) |
Parencoj | Bruno Brel (en) (nevo) |
Okupo | |
Okupo | kantisto filmreĝisoro aktoro poeto verkisto filmaktoro gitaristo komponisto chansonnier (en) kantaŭtoro scenaristo |
Verkoj | Amsterdam Les Bourgeois Bruxelles Ces Gens-Là La Fanette L'Ivrogne Ne me quitte pas Quand on n'a que l'amour Marieke |
TTT | |
Retejo | https://fondationbrel.be/ |
Jacques BREL [ĵak brel], en esperanto Jakvo Brelo (naskiĝis la 8-an de aprilo 1929 en Schaarbeek, Belgio, mortis la 9-an de oktobro 1978), estis belga kanzonisto, komponisto kaj franclingva kantisto.
La studoj ne multe interesis lin krom la kursoj pri franca lingvo. Li aktoris en etaj teatr-aktoj en la trupo "Franche Cordée", fine lia patro ekprenis lin en la kartonfabriko. La laboro ne tro plaĉis al li, sed la familia industria fabriko ebligis al li ne partopreni en la dua mondmilito.
La 1-an de junio 1950 li edzinigis Thérèse Michielsen, aŭ «Miche» [miŝ]. La 6-an de decembro 1951 naskiĝis ilia unua filino, Chantal [Ŝatal'], sekvita de France [Fras'] la 12-an de julio 1953; fine, Isabelle [Izabel'] en aŭgusto 1958 al kiu estis dediĉita samnoma kanto.
Liaj kanzonoj, emociigaj aŭ acerbe ironiaj, ĉiam plenaj de propra al li forto, akreco, malglateco, ĉiam kortuŝis la aŭskultantojn.
Li ekkomponis en jaro 1952 kaj ekkonis famecon en jaro 1958. En 1966 li decidis forlasi la surscenejan kantadon.
La 16-an de majo 1967 li lastfoje kantis en Rubezo, Francio.
Sed li ne restis sen fari ion ajn: dum la somero de 1967, li preparis sian unuan filmon, Les risques du métier (La riskoj de la metio) de la reĝisoro André Cayatte. Ĝi estis sukceso. Poste li komencis vojaĝi ŝipe.
En 1968 en Bruselo li kreis la francan version de L'homme de la Mancha (La homo de la Manĉo), interpretante la ĉefan rolon, Donkiĥoto, apud Dario Moreno en la rolo de Sanĉo Panzo.
En 1974 li forlasis ĉiujn por vojaĝi ŝipe kun Maddly Bamy, kiun li renkontis dum la produktado de la filmo L'Aventure c'est l'aventure (Aventuro estas aventuro) de Claude Lelouch. Sed li estis jam ege malsana kaj havis nur unu pulmon. Li decidis retiriĝi en la Markizan insularon. Li iĝis privata piloto en la 28-a de junio 1965 (breveto TT 16060) kaj uzanto de dua motoraviadilo Beechcraft Twin-Bonanza aĉetita de Maddly Bamy la 30-an de novembro 1976. Li laboretis kiel aviadila taksiisto inter la insulo kaj Tahitio.
Li mortis en Bobinio apud Parizo la 9-an de oktobro 1978 pro pulmkancero. Jacques Brel ripozas nun en la tombejo de Atuona en Hiva Oa en la Markiza insularo, proksime de Paul Gauguin.
En la jaro 2005 Brel estis nomumita "la plej fama belgo" fare de la spektantoj de la valona televido.
Diskoj
[redakti | redakti fonton]- 1953 : unua disko farita en Bruselo : La Foire / Il y a (La Foiro / Da estas)
- 1954 : unua albumo: Jacques Brel et ses chansons (Jakvo Brelo kaj liaj kanzonoj)
- 1957 : Quand on n'a que l'amour (Kiam havas oni nur amon), Heureux Pardons (Feliĉaj pardonoj),…
- 1958 : Je ne sais pas (Mi ne scias), Au printemps (Printempe),…
- 1958 : Disko por la magazino Marie-Claire kun L'Introduction à la Nativité (Enkonduko al Naskado) kaj L'Évangile selon Saint-Luc (La Evangelio laŭ Sankta-Luko)
- 1959 : La Valse à mille temps (La miltakta valso), Ne me quitte pas (Ne forlasu min), Je t'aime (Mi amas vin), Isabelle (Isabelo), La Mort (La Mort),…
- 1961 : Marieke (Mariko), Le Moribond (La Mortulo),…
- 1962 : Olympia 1961
- 1963 : Les Bigotes (La piaĉulinoj), Les Vieux (La Maljunuloj), La Fanette (La Faneto),…
- 1964 : Jef (Ĵefo), Les Bonbons (La Bonbonoj), Mathilde (Matildo), Amsterdam (Amsterdamo)…
- 1964 : Olympia 1964
- 1965 : Ces gens-là (Tiuj homoj), Fernand (Fernando),…
- 1967 : 67 comprenant Mon enfance (Mia infaneco), À jeun (Faste),…
- 1968 : Vesoul (Vezulo), L'Éclusier (La Kluzisto),…
- 1970 : L'Homme de la Mancha (La Homo de la Manĉo)
- 1972 : Nova registro de malnovaj kantoj
- 1977 : Les Marquises (La Markizoj)
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- 2018 : Brel en Esperanto
Kelkaj el liaj plej sukcesaj kanzonoj
[redakti | redakti fonton]- 1957 : kiam nur amon oni havas (Quand on a que l'amour)
- La ario de Stulteco (L'air de la bêtise)
- 1959 : la miltaktera valso (La valse à mille temps)
- ne forlasu min! (Ne me quitte pas)
- la simioj (Les singes)
- 1962 : la burĝoj (Les bourgeois)
- La plata lando (Le plat pays)
- Magdaleno (Madeleine)
- La bonbonoj
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- 1956: La grande peur de Monsieur Clément (La timego de sinjoro Klemento) - kurtfilmo - de Paul Dichens
- 1960: Le panier à crabes (La krabokorbo) de Joseph Lisbona - (nur la muziko)
- 1960: Le petit jour (La taglumeto) - kurtfilmo - de Jacques Pierre - (nur la kanzonoj)
- 1963: Un roi sans divertissement (Reĝo sen distro) de François Leterrier - (nur kun-muzikisto kun Maurice Jarre)
- 1967: Les Risques du métier La riskoj de l' metio) de André Cayatte
- 1968: Un idiot à Paris (Stultulo en Parizo) de Serge Korber - (nur la kanzonoj)
- 1968: La Bande à Bonnot (La Bonot-bando) de Philippe Fourastié
- 1969: Mon oncle Benjamin (Mia onklo Benjameno) de Édouard Molinaro
- 1969: Tintin et le temple du soleil (Tinĉjo kaj la suntemplo) - animita filmo - de Raymond Leblanc - (nur la kanzonoj)
- 1970: Mont-Dragon (Drakomonto) de Jean Valère
- 1971: Les Assassins de l'ordre (La murdistoj de ordo) de Marcel Carné
- 1971: Franz (Franso) (reĝisorado)
- 1972: L'aventure c'est l'aventure (Aventuro estas aventuro) de Claude Lelouch
- 1972: Le Bar de la fourche (La trinkejo de la forko) de Alain Levent
- 1973: Le Far West (La For-okcidento) (reĝisorado)
- 1973: L'Emmerdeur (La tedegulo) de Édouard Molinaro
- 1974: Jacques Brel est toujours vivant et il vit heureux à Paris (Jakvo Brelo plu vivas kaj vivas feliĉe en Parizo) de Denis Héroux (dokumenta filmo): Li mem (ankaŭ kun-scenaristo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Paroloj de liaj kantoj
- esperante Esperantigo de la flandrinoj
- esperante Esperantigo de Marieke
- esperante Marko Naoki Lins: BELGIO: Plensukcesa omaĝo al Jacques BREL el Monato (2004/9, p. 21)
- france nederlande angle itale Oficiala retejo
- france nederlande angle itale hispane portugale germane Brelitude