Saltu al enhavo

ISO 8601

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO 8601
normo de ISO vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo ISO 3307
Partoprenanta ISO 8601 basic format vd
vdr

ISO 8601 estas internacia normo por nombra dato- kaj tempo-indikado. La nuna versio estas la tria, ISO 8601:2004 datita je la 3-a de decembro 2004, skribite laŭ tiu normo 2004-12-03. La notacio estas planata por eviti miskomprenojn en internaciaj komunikoj kaŭzitajn de malsamaj naciaj notacioj. Plue, tiu notacio havas multajn avantaĝojn por informadikaj uzoj.

Kalendaraj datoj

[redakti | redakti fonton]

La plena reprezentaĵo de dato estas: JJJJ-MM-TT

Ekzemple: 1956-12-04 estas la 4-a de decembro 1956.

Oni povas mallongigi tiun reprezentaĵon, kun perdo de precizeco:

1995-01 egalas al la monato januaro en la jaro 1995; 1995 egalas al la jaro 1995, kaj, strange, 19 egalas al la jaroj 1900 ĝis 1999, la ne-oficiala 20-a jarcento (= la jarcento, kies 99 unuaj jaroj komenciĝas per "19").

Notu: la jaro 0001 estas 1 p-K, la jaro 0000 estas 1 a-K, la jaro -0001 estas 2 a-K, k.t.p.

Semajnaj datoj

[redakti | redakti fonton]

En industrio oni kutimiĝis doni numerojn al la semajnoj de la jaro (semajno 1, 2, ... 52 eĉ 53) por organizado kaj produktadplanado. Praktike ne ĉiuj respektas saman konvencion (en Usono kaj Kanado oni konsideras ke la semajno komenciĝas je dimanĉo kaj ne je lundo, en portugallingvaj landoj semajntagoj ne havas nomon kaj tradicie oni nomas lundon "la dua tago", mardon "la tria tago", ktp., kaj kompreneble ne estas facile ŝanĝi multjarcentan tradicion per normo). La ISO-normo strikte difinis numeradregulon internacie agnoskatan kaj vaste uzatan :

  1. La semajno komenciĝas je lundo.
  2. La semajntagoj estas numeritaj de 1 (unu) por lundo ĝis 7 (sep) por dimanĉo.
  3. La semajno 1 estas tiu kiu entenas la unuan ĵaŭdon en la jaro.

Rimarkoj kaj konsekvencoj :

  • La semajno 1 estas la unua kiu entenas la plejmulton de siaj tagoj (minimume 4) en la jaro. La 4-a de januaro nepre apartenas al ĝi. Ĝi ankaŭ estas tiu kies lundo plej proksimas al la 1-a de januaro. Ĝi komenciĝas plej frue je la 29-a de decembro, plej malfrue je la 4-a de januaro.
  • La lasta semajno en la jaro (52 aŭ 53) estas tiu kiu entenas la lastan ĵaŭdon. Ĝi estas la lasta kiu havas la plejmulton de siaj tagoj (minimume 4) en la jaro kaj nepre entenas la 28-an de decembro. Ĝi ankaŭ estas tiu kies dimanĉo plej proksimas de la 31-a de decembro. Ĝi finiĝas plej frue je la 28-a de decembro, plej malfrue je la 3-a de januaro.
  • Ne estas semajno nulo : la semajno unu de iu jaro tuj sekvas la lastan semajnon de la antaŭa jaro.
  • La unuaj tagoj de la semajno povas esti en la fino de decembro de la antaŭa jaro. Same la lasta semajno de iu jaro (52-a aŭ 53-a) povas havi siajn lastajn tagojn en la unuaj tagoj de la sekvanta jaro. Jaro nepre entenas ĉu 52 ĉu 53 semajnojn.
  • Ĝenerale la jaroj havas 52 semajnojn ( 365 tagoj = 52×7 + 1 ). Sekve se la 1-a de januaro de iu jaro estas lundo la 31-a de decembro en la sama jaro ankaŭ estas lundo (mardo se temas pri superjaro). Nur la jaroj kies 1-a de januaro estas ĵaŭdo kaj superjaroj kies 1-a de januaro estas ĉu merkredo ĉu ĵaŭdo havas 53 semajnojn

Semajna dato estas plene esprimata kiel JJJJ-WSS-T, kie W estas litero W, JJJJ signifas la jaron, SS signifas la numeron de la semajno en la jaro, kaj T estas la numero de la tago en la semajno. La unua semajno en la jaro estas semajno 01, difinata kiel la unua semajno de la jaro enhavanta almenaŭ kvar tagojn en la nova jaro. La unua tago de la semajno estas difinita kiel lundo. Same kiel ĉe kalendaraj datoj, mallonga versio JJJJ-WSS eblas.

Ekzemploj:
2005-W01-1 = la unua tago de la unua semajno de 2005 = lundo, la 3-a de januaro 2005
2004-W53-1 = lundo, la 27-a de decembro 2004
2004-W53-7 = atentu! dimanĉo, la 2-a de januaro 2005
2005-W02 = lundo, la 10-a de januaro 2005 ĝis dimanĉo, la 16-a de januaro 2005.

Vicmontraj datoj

[redakti | redakti fonton]

Vicmontra dato estas dato, kie la tagoj de la jaro estas numerataj de 001 ĝis 365 (366 en superjaro). Ĝi skribiĝas kiel: JJJJ-TTT.

Ekzemploj:
2005-001 = la 1-a de januaro 2005
2005-032 = la 1-a de februaro 2005
2005-365 = la 31-a de decembro 2005
2004-366 = la 31-a de decembro 2004 (superjaro)

Baza formo kaj pli vasta formo

[redakti | redakti fonton]

La baza formo ne enhavas streketojn, sed la pli vasta formo (kun streketoj) estas pli bone legebla.

Ekzemploj (la 31-a decembro 2004):
20041231 = 2004-12-31
2004W535 = 2004-W53-5
2004366 = 2004-366

  • La normo uzas la Gregorian kalendaron. Datoj en aliaj kalendaroj devus, teorie, esti konvertataj.
  • ISO 8601 ne numeras la jarojn laŭ la kristana erao, anstataŭe la jaro 1875 estas difinata kiel la jaro de la subskribo de la "Convention du Mètre" (Konvencio de la Metro) en Parizo.

Simpla reprezentaĵo

[redakti | redakti fonton]

La simpla reprezentaĵo estas HH:MM:SS laŭ la kutima 24-hora sistemo. HH estas la horo, 00 ĝis 24; MM estas la minuto, 00 ĝis 59; SS estas la sekundo, 00 ĝis 60. Ekzemple: 04:32:07. La horo 24 egalas al la horo 00, ambaŭ signifas meznokton, sed 24:00:00 estas malpreferinda. 24:00:00 je la 1-a de aprilo egalas al 00:00:00 je la 2-a de aprilo. Normale, la plej alta sekundo estas 59, sed 60 estas uzata, kiam supersekundo estas aldonita. Kiel datoj, tempoj povas esti mallongigataj: HH, HH:MM estas uzataj.

Frakcia reprezentaĵo

[redakti | redakti fonton]

Oni povas uzi frakciojn kun ĉiuj 3 tempaj elementoj. Frakcio estas indikata per decimala (dekuma) punkto aŭ komo, laŭ loka uzo. Ekzemploj: 04,5 = 04:30:00; 04:30,25 = 04:30:15 kaj 04:30:15,2 egalas al 04:30:15 plus kvinona sekundo.

Se oni ne donas informon pri la horzono, la aktuala horo estas ambigua. Komunikante inter du malsamaj areoj de la mondo, ofte estas preferinde inkluzivi la horzonan informon kun la tempo.

Se la horzono estas UTC, simple aldonu la literon Z rekte post la tempo, sen interspaco. Ekzemple: 05:15:05Z egalas al 05:15:05 UTC.

Aliaj horzonoj

[redakti | redakti fonton]

Aldonu la diferencon al UTC, uzante la aranĝon ±HH±HH:MM.

Ekzemple, 04:15Z egalas al:

04:15Z Londono en vintro
05:15+01 Londono en somero
05:15+01 Bruselo en vintro
06:15+02 Bruselo en somero
22:15-05 Nov-Jorko en vintro
23:05-04 Nov-Jorko en somero
09:45+05:30 Nov-Delhio, tutjare.

Baza formo kaj pli vasta reprezentaĵo

[redakti | redakti fonton]

Simile kiel ĉe datoj, la baza formo de tempoj ne enhavas dupunktojn. Ekzemple 05:15:23+01:00 egalas al 051523+0100.

Kunaj reprezentaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Kombinu datajn kaj tempajn reprezentaĵojn simple uzante la aranĝon <dato>T<tempo>, kie la sekcioj <dato> kaj <tempo> estas ia ĝusta reprezentaĵo laŭ la normo ISO 8601. Ekzemple: 1981-04-05T14:30:27+01:00. Oni povas anstataŭigi la literon T per interspaco, se ne eblas miskompreno, ekzemple 1981-04-05 14:30:27+01:00. Ĉe uzo de la baza aranĝo necesas la litero T, ekzemple 19810405T143027+0100.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]