Hradčany (Prago)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hradčany |
Hradčany | |||
---|---|---|---|
katastra areo en Ĉeĥio (1842–) municipa parto en Ĉeĥio urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 774 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 1 171 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 5′ N, 14° 24′ O (mapo)50.08944444444414.397222222222Koordinatoj: 50° 5′ N, 14° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 250 m [+] | ||
Areo | 1,515 km² (15 1.5 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hradčany [+] | |||
Hradčany (kastel-urbon) estas kvartalo en Prago en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 774 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi fondis ĉirkaŭ la jaro 1320, en la tempo de reĝo Johano de Luksemburgio, la kastel-estro Berka de Dubá kiel malgrandan feŭdan urbeton. Ĝi konservis sian mezepokan planon kaj antikvecan karakteron de la konstruaĵoj, same kiel la Malgranda Kvartalo. Ĝi estis kvartalo precipe nobelara, escepte de la parto "Nový svět" (Nova mondo), kie loĝadis la malriĉularo de Prago. Ne pli frue ol la 5-an de junio 1756 oni altigis Hradčany je la kvara urbo de Prago. Baldaŭ poste, en la jaro 1784, oni unuigis la urbojn, kaj Hradčany fariĝis la kvara kvartalo. La centro de Hradčany estas la placo ("Hradčanské náměstí"), ĉirkaŭita plejparte per palacoj de la iama nobelaro. Origine la Kastelo estis apartigita disde la placo per fosaĵo, muroj kaj pordego, kiel memstara komplekso kun propra fortikaĵo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Praga burgo
- Belvedere
- Placo de Hradčany
- Preĝejo Johano Nepomuka
- Nova Mondo de Prago
- Kapucena monaĥejo en Jejkov
- Loreta Placo
- Loreta Strato
- Úvoz
- Pohořelec
- Strahov
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.prague-city.cz Arkivigite je 2004-03-20 per la retarkivo Wayback Machine