Saltu al enhavo

Horst Wessel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horst Wessel
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1907 (1907-10-09)
en Bielefeld, Reĝlando Prusio,  Germana Imperiestra Regno
Morto 23-an de februaro 1930 (1930-02-23) (22-jaraĝa)
en Berlino,  Vajmara Respubliko
Tombo St. Marien- und St. Nikolai-Friedhof I (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Köllnisches Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ludwig Wessel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Ingeborg Wessel (en) Traduki kaj Werner Wessel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Horst WESSEL naskiĝis je la 9-a de oktobro 1907 en Bielefeld kaj mortis je la 23-a de februaro 1930 en Berlino. Li konatiĝis kiel aŭtoro de nazia batalkanto.

Wessel estis filo de evangelia pastro. Li membriĝis en la naziisma partio NSDAP en 1926 kaj en 1929 iĝis Sturmführer (speco de serĝento) de la nazia trupo SA (Sturm-Abteilung = sturm-taĉmento). En 1930 iu Albrecht Höhler, laŭdire eksa prostituisto de Erna Jänicke, amatino de Wessel, pafis tiun. Wessel mortis en malsanulejo.

Joseph Goebbels, propaganda spertulo de NSDAP, uzis la komunistecon de Höhler por konstrui politikan motivon de la murdo kaj igis Wessel martiro de la naziisma movado. Kantoteksto, kiun Wessel estis verkinta, iĝis la himno de NSDAP, nomata Horst-Wessel-Lied (Horst-Wessel-kanto).

En nuna Germanio la kanto estas agnoskita kiel atributo de kontraŭ-konstituciaj organizoj kaj tial estas malpermesita. Tio validas por la teksto kaj precipe la melodio (ekzistinta jam antaŭ Wessel); estas kontraŭleĝe, en Germanio kanti ĝin eĉ kun alia teksto aŭ nur muzike aŭdigi ĝin. Verkis pri li romanon Hanns Heinz Ewers (kiu siatempe ne povis publikiĝi).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]