Hildegard Knef
Hildegard Knef | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hildegard Knef | |||||
Naskonomo | Hildegard Frieda Albertine Knef | ||||
Naskiĝo | 28-an de decembro 1925 en Ulm | ||||
Morto | 1-an de februaro 2002 (76-jaraĝa) en Berlino | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Waldfriedhof Zehlendorf (en) vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Loĝloko | Kleinmachnow vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio Okcidenta Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | David Cameron (en) (1962–1976) vd | ||||
Amkunulo | Boris Vian vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Parencoj | Catherine Schell (fratino de edzo) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Hildegard Neff vd | ||||
Okupo | aktoro teatra aktoro filmaktoro televida aktoro aŭtobiografo verkisto kantisto diskografa artisto vd | ||||
Aktiva dum | 1944– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hildegard Frieda Albertine KNEF (naskiĝis la 25-an de decembro 1925 en Ulm, mortis la 31-an de januaro 2002 en Berlino) estis germana aktorino, kantistino kaj verkistino.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Fine de la 1940-aj jaroj ŝi furoris en diversaj filmoj montrantaj la malfacilan situacion postmilitan. En la filmo "Die Sünderin" ŝi dummomente montris sin nude kaj kaŭzis la ĝis tiam plej grandan skandalon en la germana kinohistorio. La filmo tamen (aŭ ĝuste pro tio) fariĝis sukceso.
Poste la aktorino ankaŭ famiĝis en Usono, kie ŝi nomis sin Hildegarde NEFF kaj krom en filmroloj tre sukcese aktoris en la Broadway-muzikalo "Silk stockings". Apud sia aktora kariero ŝi en la 1960-aj jaroj pli kaj pli dediĉis sin al la kantado de kanzonoj, kaj ŝia raŭka voĉo (eble kaŭzata pro la 40-60 cigaredoj, kiujn ŝi potage fumis) plaĉis al la publiko.
En la 1970-aj jaroj ŝi komencis trian karieron: la verkadon. Ŝiaj verkoj estas ĉefe membiografiaj kaj priskribas interalie ŝian batalon kontraŭ la kancero. La 31-an de januaro 2002 Hildegard Knef mortis en Berlino.
En la jaro 2009 aperis la filmbiografio Hilde, kun Heike Makatsch en la ĉefrolo.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Unter den Brücken (Germanio, 1945)
- Die Mörder sind unter uns (Germanio, 1946)
- Film ohne Titel (Germanio, 1947)
- Die Sünderin (Germanio, 1950)
- Decision Before Dawn (Usono, 1951)
- The Snows of Kilimanjaro (Usono, 1952)
- Nachts auf den Straßen (Germanio, 1952)
- Landru (Francio, 1963)
- Fedora (Germanio/Usono/Francio, 1977)
Listo de diskoj
[redakti | redakti fonton]- So oder so ist das Leben (1962)
- Hildegard Knef spricht und singt Kurt Tucholsky (1965)
- 17 Millimeter (1999)
Listo de Libroj
[redakti | redakti fonton]- Der geschenkte Gaul (1970)
- Das Urteil (1975)
- Romy (1983)