Saltu al enhavo

Henri Boudet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Boudet
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1837 (1837-11-16)
en Quillan
Morto 30-an de marto 1915 (1915-03-30) (77-jaraĝa)
en Axat
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jean-Jacques-Henri BOUDET (n. la 16-an de novembro 1837 en Quillan; m. la 26-an de marto 1915 en Axat) estis franca pastro.

Henri Boudet studis en la seminario de Carcassonne kaj diplomiĝis en la angla lingvo. Li iĝis pastro al 25-an de decembro 1861 kaj 1872 li transprenis de Jean Vie la paroĥon de Rennes-les-Bains.

Li verkis du librojn:

  • 1886 "La vrai langue celtique et le Cromleck de Rennes-les-Bains"
  • 1891 "Lazare veni foras".

Du pliaj manuskriptoj ne estis publikigitaj

La 4-an de decembro 1894 li estis akceptita kiel membro de la Société de Linguistique de Paris (Lingvistika societo de Parizo).

Li emeritiĝis la 30-an de aprilo 1914.

La rolo de Boudets en la enigmo de Rennes-le-Château ne estas tute klare. Kelkaj pensas, ke li estis la vera inicianto kaj la kaŭzo por la riĉeco de Bérenger Saunière. La kontolibro de Boudets inter 1891 kaj 1893 kaj de 1895 ĝis 1901 enhavas pagon al Marie Dérnanaud, la dommastrino de Bérenger Saunière, pri 3 679 431 oraj francaj frankoj.

Boudet okupiĝis, kiel multaj kolegoj, pri sciencaj studoj kaj la esplorado de la loka historio kaj la naturo. Li kunmetis liajn rezultojn en libro, kiu estis presita pli ol jardeko post lia atingo en Rennes-les-Bains. Li ekzemple estis konvinkita, ke sur ĉi tio loko troviĝis grava religia centro de la keltoj kaj la nuna urbo troviĝu en la centro de cirklo el ŝtonaj monumentoj. Li kutimis utiligi la terminon kromleĥ.

La punktoj en la pejzaĝo, kiujn li priskribis, estas hodiaŭ la bazo por turismaj migradoj kaj atingeblaj laŭ markitaj padoj por migrantoj.

La vraie langue Celtique et le Cromleck de Rennes-les-Bains

[redakti | redakti fonton]

La libro traktas tre diversajn temojn: teorioj pri la kelta, hebrea kaj fenika lingvo, keltaj monumentoj en la ĉirkaŭaĵo de Rennes-les-Bains, sed ankaŭ la kemia strukturo de la banakvoj tie.

Kiel aliaj el sia epoko li estis konvinkita, ke la megalitaj monumentoj estis konstruitaj de la keltoj. Tamen nenie en la regiono ĉirkaŭ Rennes-le-Château estis troveblaj ĝis nun indikoj al kutimaj kultaj lokoj, ĉu de la keltoj, ĉu de la megalita kulturo.

Lau libro aperis en la jaro 1886 en la eldonejo Francois Pomies en Carcassonne kun eldonkvanto de 500 ekzempleroj. Sed la una eldono ne kontentigis la aŭtoron. Tial li komplete reverkis la libron. Kiam li estis preta, la firmao Francois Pomies ne plu ekzistis. Tial li demandis la presejon kaj eldonejon Victor Bonnafous en Carcassonne transpreni la presadon kaj vendadon. Li pagis 5.382 orajn frankojn. 100 ekzempleroj iris al bibliotekoj kaj sciencaj socioj (supozeble senpage), 200 ekzempleroj estis donacoj al aliaj pastroj kaj nur 98 estos vendataj.

Du ekzempleroj estis sendataj al Anglio, unu al la rektoro de la Oxford University, kie ĝi estas trovebla en la Bodleian Library, la alia al reĝino Viktoria, kies sekretario resendis dankesprimon.

La resto estis detruita, laŭdire sur ordono de la episkopo Beauséjour.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.