Hasle LU
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hasle |
Hasle | |
---|---|
Blazono de Hasle | |
Hasle | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Entlebuch |
Koordinatoj | 46° 58′ 43″ N 8° 2′ 49″ O / 46.97861 °N, 8.04694 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 43″ N 8° 2′ 49″ O / 46.97861 °N, 8.04694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1709 |
Areo | 40,30 km² |
Alteco | 718 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6166 |
Komunumkodo | 1005 |
Situa mapo de Hasle | |
Hasle estas komunumo en la Elektodistrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1709 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hasle situas en ĉe la bordo de la rivero Eta Emme kaj apartenas al al UNESKO-biosfero Entlebuch. Al la komunumo Hasle apartenas krom la vilaĝo Hasle mem la setlejoj Habschwanden kaj Heiligkreuz. Sur la teritorio de la komunumo alfluas la rivero Entle al Eta Emme kaj etendiĝas granda altmarĉo, kiu estas esenca elemento de la UNESKO-biosfero.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ekde la jaro 1914 en la vilaĝo Hasle troviĝas stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno. La vilaĝo Heiligkreuz atingeblas ek de la stacidomo de Hasle per poŝtaŭtolinio. Alia poŝtaŭtolinio kondukas al la vilaĝo Bramboden en la komunumo Entlebuch.
Hasle situas ĉe la kantona ĉefvojo de Langnau en Emme-Valo al Lucerno. La plej proksima aŭtovojalveturejo situas en Emmenbrücke al la svisa aŭtovojo A2.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Hasle datiĝas el la jaro 1236 kiel Hasile.
En mezepoko Hasle apartenis al la Habsburgoj. Ĉar la habsburga vokto provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis diversajn ribeladon kontraŭ Lucerno. La komunumo aktive partoprenis en la lukto kontraŭ Lucerno kadre de la Kampara Milito en la jaro 1653. La 26-an de februaro 1653 la civitanoj de Entlebuch kunvenis apud la pilgrimejo Heiligkreuz kaj ĵuris per la konfederacia letero de la dek distriktoj de la urbo Lucerno la konfederacion de Wohlhusen. La ribelo tamen estis sange ĉesigita fare de la urbo Lucerno. Ĝis la jaro 1798 la komunumo apartenis al la kamparvoktejo Entlebuch. Dum la Helveta Respubliko ĝi estis parto de la tiama distrikto Schüpfheim kaj ek de 1803 ĝi apartenas al la nuna distrikto Entlebuch de Kantono Lucerno.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Hasle
- Hasle LU (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Hasle
- Profilo de la komunumo en la kantona retejo[rompita ligilo]
- Hasle en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Hasle LU – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|