Hase
Hase | |
---|---|
fluo de la rivereto nordokcidente de Osnabrück
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanio, okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio |
Longeco | 169 km |
Fluo | |
Fonto | Melle-Wellingholzhausen |
Enfluejo | en la riveron Emso en Meppen respektive en la rivereton Else en Melle-Gesmold |
Geografio | |
Trairataj urboj | Melle, Osnabrück Bramsche, Haselünne, Quakenbrück, Bersenbrück, Meppen |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Südradde, Mittelradde |
La Hase estas rivero de 169 kilometroj da longeco en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi fontas apud Melle, sudoriente de la urbo Osnabrück, en la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro.
Kutime rojoj, riveretoj kaj riveroj kunfluas kaj kolektas ĉiam pli da akvo. La rivereto Hase komence de sia vojo agas male: Kelkajn kilometrojn post la fonto ĝi disbranĉiĝas: proksimume du trionoj de la akvokvanto plufluas (nord)okcidenten al la rivero Emso, kaj la resta triono pluvojas (nord)orienten al la rivereto Werre kaj de tie en la riveron Weser. La pli eta rivereta branĉo post la disbranĉiĝo havas la nomon "Else", sed fakte ĝi estas samrajta parto de la rivereto Hase kiel la pli granda branĉo.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo de la rivereto ne havas ajnan rilaton al la germana vorto "Hase" (leporo). Ĝis la fino de la 19-a jarcento ankoraŭ ofte uziĝis la origina ortografio Haase kun duobla litero "a". La nomo dedukteblas de la ĝermana haswa (griza), aperinta ekz. en anglosaksa hasu aŭ malnovaislanda hǫss (grizbruna), sed ankaŭ en la tribonomo Chasuarii (Hase-loĝantoj), kiu i.a. troveblas ĉe Tacitus 34,1). La nomigo de rivero laŭ koloro ne estas nekutima (komparu ekz. la nomon de la Elbo, kiu parencas al la latina adjektivo albus, -a, -um (blanka/griza, pala, hela).
Urbaj kaj neurbaj komunumoj survojaj
[redakti | redakti fonton]De la fonto al la kunfluo situas la sekvaj urbaj kaj neurbaj komunumoj:
- Melle-Wellingholzhausen - fonto
- Melle-Gesmold - disbranĉiĝo
- Osnabrück
- Bramsche - en la sudo de la urbo la rivereto de sudo al nordo pasas la kanalon Mittellandkanal, kiu fluas okcidente-oriente kaj helpe de po tri malgrandaj aldonaj kanaloj ligas la riverojn Rejno (do Nederlandon, okcidentan Francion, Svislandon) kaj Odro (do Pollandon kaj Ĉeĥion)
- Rieste
- Alfhausen
- Bersenbrück
- Badbergen
- Quakenbrück - en la sudoriento de la urbo dividiĝo en grandan, nordorientan, kaj malgrandan, sudokcidentan brakon
- Menslage - jen pasas la malgranda brako
- Essen, Löningen - kaj jen la granda
- Herzlake - rekunfluo de la du brakoj
- Haselünne - alfluo de la rojo Südradde
- Haselünne-Lahre - alfluo de la rojo Mittelradde
- Meppen - enfluo en la riveron Emso
Esperanta detalo
[redakti | redakti fonton]La loka grupo de Germana Esperanto-Junularo en Osnabrück, kiu aktivis dum la lastaj du jardekoj de la 20-a jarcento kaj rezultigis plurajn estraranojn de GEJ kaj GEA, havis la germanlingvan nomon "Esperanto-Gruppe Haseufer" (Hase-riverbordo), ĉar la grupo ekestis en knabina gimnazio rekte borde de la rivereto.