Hans Tausen
Hans Tausen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Hans Tausen de Jacob Kornerup (1825–1913).
| |||||
Persona informo | |||||
Hans Tausen | |||||
Naskiĝo | 1494 en Fyn, Danio | ||||
Morto | 11-a de novembro 1561 en Ribe, Danio | ||||
Tombo | Ribe Cathedral (en) vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | dana • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Rostock Universitato de Wittenberg Universitato de Lejdeno Universitato de Kopenhago | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Jørgen Hansen Tausen (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto teologo tradukisto de Biblio tradukisto pastro komponisto vd | ||||
Laborkampo | Protestanta teologio kaj translations from Hebrew (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans TAUSEN[1] estis dana teologo, reformisto, humanisto, erudiciulo, latinisto, hebreisto kaj tradukisto de la Biblio.[2] Hans Tausen sole ne enkondukis la Reformacion en Danion, sed lia granda personeco kaj lia maniero paroli kun homoj aspektigis lin kiel la dana gvidanto de la movado. Li predikis dane, kio tre popularigis liajn servojn.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ekde katoliko al protestanto
[redakti | redakti fonton]Hans Tausen naskiĝis en Birkende sur la insulo Fyn en 1494. Li frue frekventis religiajn lernejojn kaj studis en diversaj universitatoj en Eŭropo. Li iris al la universitato de Wittenberg en 1523-1524. Li ekzemple ĉeestis prelegojn kaj akiris aliron al la pensmaniero de Marteno Lutero (1483-1546).
Hans Tausen studis kun Lutero mem kaj tuj aliĝis al lia movado. Kiam li revenis al sia preĝejo en Antvorskov kun sia nova konvinkiĝo, li renkontis grandan reziston. Pro siaj luteraj opinioj, li estis forigita al preĝejo en Viborg.
Ankaŭ ĉi tie la administracio ne respektis lin kaj la prioro de la preĝejo Peder provis konvinki lin reveni al la tradicia prelego denove. Sed Tausen estis populara inter la paroĥanoj kaj Peder timis denunci lin pro herezo. Anstataŭe, la episkopo Jørgen Friis (1521-1536) fine forigis Tausen-on je predikado el ĉiuj preĝejoj de Viborg.
Reĝo kaj eklezio
[redakti | redakti fonton]La nova luterana pensmaniero rezultis en potenca lukto inter la reĝo kaj la eklezio. La reĝo Frederiko la 1-a (1471-1533) dum siaj unuaj jaroj de regado kontraŭbatalis la protestantojn, kvankam li multe konsentis kun ili en multaj aspektoj. Lutero opiniis, ke la Reĝo kaj ne la Papo aŭ la episkopoj, devas respondeci pri la eklezioj.
La popolo ankaŭ esprimis malkontenton kun la katolika eklezio. Precipe, la almozpetantaj monaĥoj komencis iĝi minaco al la socio. La monaĥoj petegis almozojn por la eklezio kaj por esti savitaj, la urbanoj aĉetis indulgajn leterojn. La protestanta eklezio estis alia. Nur Dio sola rajtas decidi, tiu kiu devas saviĝi, kaj tute ne eblis aĉeti la pardonon de Dio.
Reformacio en Danio
[redakti | redakti fonton]La eksa reĝo Kristiano la 2-a (1481-1559), jam estis aliĝinta al la protestantoj. Li estis forpelita de sia onklo, la reĝo Frederiko la 1-a (1471-1533), en 1523, kiu estis katolika. Frederiko la 1-a timis, ke la danoj postulos Kristiano la 2-a reen sur la tronon, do Frederiko la 1-a prenis Hans Tausen sub reĝan protekton kaj iĝis laŭleĝa esti protestanto.
Kiam Frederiko la 1-a mortis en 1533, Danio estis ĵetita en la venĝon de la Grafo, kio estis ne nur rivaleco inter du vicoj de reĝoj: la ekzilita Kristiano la 2-a kontraŭ la filo de Frederiko la 1-a, la estonta Kristiano la 3-a. Ili estis kuzoj, sed ankaŭ oficialaj religiaj kontraŭuloj. Kristiano la 3-a estis katolika tiutempe.
Hans Tausen daŭre diskonigis la parolon de Dio. En 1536, la reformacio estis oficiale starigita en Danio. Kristiano la 3-a (1503-1559) arestis multajn el la danaj episkopoj kaj konfiskis ekleziajn havaĵojn. La potenco de la eklezio malfortiĝis, kaj la Reĝo plifortiĝis.
Hans Tausen laboris inter 1538-1542 kiel instruisto por pastroj en Roskilde, kaj ekde 1542 ĝis sia morto li estis episkopo en Ribe. Hans Tausen tradukis la Biblion al la dana kaj verkis publikigitan kolekton de prelegoj. Li plue verkis kelkajn psalmojn, iuj el ili ankoraŭ estas parto de la psalmaro kaj post 500 jaroj ankoraŭ kantataj. Unu el ili estas la "Fra Himlen kom en engel klar" ("El la Ĉielo venis Anĝelo klara"), kiu temas pri la proklamo de la naskiĝo de Jesuo kaj la potenco de la fido.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Sommerdelen aff Postillen, 1539
- Pater noster, met en føye Forklaring, oc den LXXI. Psal., 1552
- Det Gamle Testamente, ("La Malnova Testamento), 1535
- Enchiridion, Peder Paladius, 1556
- Udvalgte praedikener, 1850
- Passio, Vor Herris Jesu Christi hellige døds oc pynsels histori, effter de fyre Euangelisters beschriffuelse, ("Pasio La Sankta Morto kaj Torturo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, post priskribo de la kvar Evangelistoj"), 1568
- Oversaettelse af de fem Mosebøger, ("Traduko de la Readmono"), 1535
- Gamelion in honorem ... Ægidii Lavrentii, 1599
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- WorldCat Identities
- Encyclopedia of Martin Luther and the Reformation
- Encyclopedia of Protestantism
- Reforming the North: The Kingdoms and Churches of Scandinavia, 1520-1545
- The Foundations of Modern Political Thought
- Ribe Arkivigite je 2021-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Wikisource
- Illustrations of Biblical Literature
- The Nordic Languages
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Johannes Bugenhagen la Maljuna (1485-1558)
- Marteno Lutero (1483-1546)
- Frederiko la 1-a (1471-1533)
- Anders Sørensen Vedel (1542-1616)
- Petrus Severinus (1542-1602)
- Kristiano la 3-a (1503-1559)
- Nikolaus Ferber (1483-1535)
- Jürgen Wullenwever (1488-1537)
- Hermann Ernst Freund (1786-1840)
- Kristiano la 2-a (1481-1559)
- Olaus Petri (1493-1552)
- Laurentius Petri Nericius (1499-1573)
- Christiern Pedersen (1480-1554)