Grover Washington la pli juna
Grover Washington la pli juna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1943 en Bufalo |
Morto | 17-an de decembro 1999 (56-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Pensilvanio |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | East High School (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto ĵazmuzikisto saksofonisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.groverwashingtonjr.com/ |
Grover Washington la pli juna (naskiĝis la 12-an de decembro 1943 en Bufalo, Novjorkio; mortis la 17-an de decembro 1999 en Novjorko) estis usona saksofonisto kaj flutisto, kiu validas kiel kunfondinto kaj kiel unu el la plej gravaj stilformintoj de la tiel nomata glata ĵazo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Washington devenis el muzikema familio, havis muziklecionojn de Elvin Shepherd kaj kolektis unuajn profesiajn spertojn en la rondo de la nur multe pli malfrue famiĝontaj studiomuzikistoj, kiuj formis sub la nomo The Funk Brothers la ritmosekcion de diskeldonejo Motown. Kun enesemblo nome The Four Clefs li vaste koncertvojaĝis tra la usona Mez-Okcidento kaj sin elprovis pretertempe sur la grandaj ĵazaj scenejoj de la urbegoj ĉe la atlantika marbordo, ĉefe en Filadelfio kaj Novjorko.
Lia unua sukcesa surdiskigo okazis en 1970 preskaŭ hazarde, kiam Hank Crawford ne povis profiti registradan rendevuon por eldonejo Prestige kaj Washington estis dungita kiel anstataŭanto. La muzikalbumo Inner City Blues ĉiuokaze ekestinta (la titolpeco estis laŭ la origina versio de Marvin Gaye tiutempe enmoda furoraĵo) laŭiris jam proksimume la sukcesan recepton, kiun Washington daŭrigis esence por la resto de sia kariero: publikema miksaĵo el enmoda popularmuziko kun influoj el ritmenbluso, funko kaj kunfandomuziko, riĉigita per latinidmuzikaj sonoj, kiujn surbendigis la pokaze plej bonaj disponeblaj studiomuzikistoj.
En Usono Washington sukcesis lanĉi ĉiam denove verajn ventofuroraĵojn, kio ĝuste en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis eksterordinara por muzikisto almenaŭ proksima al ĵazo (kelkaj el la plej elstaraj estis Mister Magic kaj Just The Two Of Us, ĉi-lasta titolo kun soŭlokantisto Bill Withers). Ankaŭ en Eŭropo lia glata ĵazo ja estis ĉiea, vendiĝis tamen prefere kiel funkciomuziko, ekzemple kiel fonmuziko en radio kaj televido aŭ kiel rekonmelodioj.
En sia hejmlando la saksofonisto estis pro sia muzika-teknika kapablo respektata muzikisto, kiu altiris simpation ankaŭ kiel malavara protektanto de juna talentitoj. Al la protektatoj de Washington apartenis krom muzikistoj, kiuj plejparte akceptis la estetikan koncepton de sia patrono (ekzemple Kenny G) ankaŭ muzikistoj kiel Antonio Hart, kiuj sekvis malpli komplezeman muzikidealon. Male al tio en Eŭropo recenzistoj foje rikane, foje neniige kritikis Voŝingtonon, ĉar li pagis altan artoprezon por sia vasta publika sukceso.
Al ĉi tiu taksado de la voŝingtona muziko eble kontribuis, ke en Eŭropo la bezono de ĵazeca belsono montriĝis per alia stilo, kiu entute vere kontentigis pli altajn estetikajn postulojn. Ekzemplo por ĉi tiu kontrasto estas kelkaj albumoj, kiujn publikigis la norvega saksofonisto Jan Garbarek per la eldonejo ECM.
Nur malmultajn tagojn post sia 56-a datreveno Grover Washington eksuferis dum sonregistradoj por televidspektaklo gravan korinfarkton, pro kiu li mallonge poste mortis en malsanulejo.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Titolo | Jaro | Diskeldonejo |
---|---|---|
Inner City Blues | 1971 | Motown |
All the King's Horses | 1972 | Motown |
Soul Box Volume 1 | 1973 | Motown |
Soul Box Volume 2 | 1973 | Motown |
Mister Magic | 1974 | Motown |
Feels So Good | 1975 | Motown |
A Secret Place | 1976 | Motown |
Live at the Bijou | 1978 | Motown |
Paradise | 1979 | Elektra |
Reed Seed | 1979 | Motown |
Skylarkin' | 1979 | Motown |
Winelight | 1980 | Elektra |
Come Morning | 1981 | Elektra |
Anthology | 1981 | Motown |
Baddest | 1981 | Motown |
The Best Is Yet to Come | 1982 | Elektra |
Greatest Performances | 1983 | Universal Special Products |
Inside Moves | 1984 | Elektra |
Anthology | 1985 | Elektra |
One Night with Blue Note Vol. 3 | 1985 | Blue Note |
A House full of Love [Soundtrack: The Bill Cosby Show] | 1986 | Columbia |
Strawberry Moon | 1987 | Columbia |
Then and Now | 1988 | Columbia |
Time Out of Mind | 1989 | Columbia |
Next Exit | 1992 | Columbia |
All My Tomorrows | 1994 | Columbia |
Soulful Strut | 1996 | Columbia |
The Best of Grover Washington, Jr. | 1996 | Motown |
Breath of Heaven: A Holiday Collection | 1997 | Columbia |
Ultimate Collection | 1999 | Hip-O Records |
Prime Cuts: The Greatest Hits 1987 - 1999 | 1999 | Columbia |
Aria | 2000 | Sony Classical |
Les Incontournables | 2000 | WEA International |
20th Century Masters - The Millennium Collection: The Best of Grover Washington Jr. | 2000 | Motown |
Love Songs | 2001 | Rhino |
Discovery: The First Recordings | 2001 | Prestige |
Essentials | 2003 | Elektra |
Collection | 2003 | Universal International |
Jazz Moods: Cool | 2004 | Columbia/Legacy |
Definitive Grover Washington, Jr | 2004 | WEA International |
Trios | 2004 | Sony International |
Soulful Sax | 2005 | Sony International |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Stambler, Irwin: The Encyclopedia Of Pop, Rock And Soul. 3-a priverkita eldono, Novjorko: St. Martin’s Press, 1989, p. 729-731 – ISBN 0-312-02573-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo
- Mallonga biografio ĉe sonybmgmasterworks.com Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine