Goms (distrikto)
Distrikto Goms | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Valezo | |
Kantono | Valezo |
Ĉefloko | Münster-Geschinen |
Geografia situo | CH1903: 666182 / 144659 (mapo)46.458.3Koordinatoj: 46° 27′ N, 8° 18′ O; CH1903: 666182 / 144659 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4716 (2012-12-31) |
Areo | 588,3 km² |
Loĝantardenseco | 8.02 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2304 |
La Distrikto Goms (en la franca lingvo District de Conches) estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 4716 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Münster-Geschinen.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Distrikto Goms estas la plej supra parto de Valezo, kie de la Rodan-Glaĉero sub Furko-Pasejo fontas la rivero Rodano.
Komunumoj de la distrikto Goms
[redakti | redakti fonton]La distrikto Goms konsistas (stato en 2013) el 12 komunumoj, el kiuj Fiesch estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bellwald | 438 | 13.7 | 6052 | |
Binn | 144 | 65.0 | 6054 | |
Blitzingen | 83 | 11.8 | 6055 | |
Ernen | 541 | 35.4 | 6056 | |
Fiesch | 968 | 11.3 | 6057 | |
Fieschertal | 318 | 173.0 | 6058 | |
Grafschaft | 198 | 22.6 | 6073 | |
Lax | 298 | 5.0 | 6061 | |
Münster-Geschinen | 507 | 48.7 | 6074 | |
Niederwald | 52 | 4.7 | 6064 | |
Obergoms | 639 | 155.6 | 6076 | |
Reckingen-Gluringen | 476 | 41.2 | 6075 | |
Totale | 12 | 4716 | 588,3 | 2304 |
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1361 la civitanoj de Ernen kaj Münster rifuzis pagi sian parton de la militŝuldoj de Savojo. La episkopo Taven venis al Goms por enkasigi la ŝulditan monon. En Ernen li estis kaptita kaj liberigita nur, kiam li promesis mem pagi la gomsajn militŝuldojn. En la jaro 1416 Lucerno, Urio kaj Untervaldo konludis civitanan kaj landan kontrakton, al kiu la valezaj dekonoj kaj la episkopo kaj katedrala kapitolo de Siono aliĝis. Sekve al tio la bernanoj invadis Valezon, sed la gomsanoj venkis la bernanojn en la historia Batalo de Ulrichen en la jaro 1419. Goms estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 valeza dekono. De 1798 ĝis 1802 ĝi estis distrikto de la Helveta Respubliko poste ĝis 1810 distrikto de la Respubliko Valezo. De 1810 ĝis 1814 ĝi estis kantono de la franca Departemento Sempiono kaj ej de 1815 dekono kaj ek de 1848 distrikto de Kantono Valezo. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|