Geja Fiero
La Internacia Tago de GLAT-a Fiero (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj), ankaŭ konata kiel Tago de la Geja Fiero aŭ simple Geja Fiero (en la angla, gay pride) estas serio de eventoj kiu ĉiujare estas celebritaj de samseksemaj kolektivoj antaŭ la publiko por instigi al toleremo kaj egaleco de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. Tiu ĉi festo estas celebrata ĉirkaŭ la 28-an de junio aŭ la unuan sabaton post la 28-a de junio, memore al la ekribeloj kaj manifestacioj en Stonewall (Novjorko, Usono, 1969), kiu markas la komencon por la samseksema emancipiĝo kaj libereco. En kelkaj landoj la dato povas ŝanĝiĝi se ĝi koincidas kun aliaj datoj tre gravaj por la regiono (amasaj eventoj, politikaj balotadoj aŭ simile).
La baza nocio de "geja fiero" diras ke neniu homo devas honti pro lia/ŝia estmaniero, senkonsidere de la sekso aŭ seksa orientiĝo. La elektita termino "fiero", venas de la angla lingvo kaj el filologia vidpunkto ĝia traduko pli korekta devus esti "digneco".
La celebrado okazas ĉefe per kolorumitaj "fieraj marŝadoj" (en la angla pride parades, en la franca marches des fiertés, en la hispana marcha del orgullo) kiuj koincidas en la norda hemisferio, kun la alveno de la somero. La simboloj de la geja fiero (la ĉielarka flago kaj la rozkolora triangulo), estas amase portitaj dum la festoj. En la celebraĵoj partoprenas GLAT-ajn grupojn kiuj protestas aŭ petas pli da respekton por ili laŭ iliaj vivkondiĉoj en la respektiva lando.
Opozicio
[redakti | redakti fonton]Ene de la geja komunumo kelkaj malakceptas la nocion de la geja fiero ĉar ili perceptas en ĝi egan emfazon pri la seksa orientiĝo kiu ne estas grave konsiderata kaj manko de diskretemo, modesteco kaj submetiĝo al tio kio povus damaĝi la publikan moralon, religiajn kredojn, eĉ inkluzive de la propra afero pri emancipiĝo kaj agnoskado de la samseksemaj rajtoj. Tamen ili proponas eviti tian ekstravagancan aktivismon per diskursoj kontraŭ la diskriminacio al GLAT-oj per la komunaj ideoj de la publiko. Aliaj kritikistoj vidas la nocion de la geja fiero kiel ofendo al la identeco de ĉiu unuopulo, ĉar ĉiu persono - inkluzive de ĉiu gejo - vivas la sen neceso identigi sin kun tiu determinita stereotipo.
Landoj
[redakti | redakti fonton]Kartvelio
[redakti | redakti fonton]Provo de loka GLAT-komunumo okazigi en julio 2019 Gejan Fieron en Tbiliso (Kartvelio) alfrontis fortan kontraŭstaron de ortodoksaj organizaĵoj, kiuj aranĝis protestajn manifestaciojn kaj minacis perforte ĉesigi iujn ajn tiajn provojn.