Gârbova de Jos
Aspekto
Gârbova de Jos · Alsóorbó · Niederorbau | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Komunumo | Aiud | ||
Poŝtkodo | 515204 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 451 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 15′ N, 23° 40′ O (mapo)46.25768123.667453Koordinatoj: 46° 15′ N, 23° 40′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Gârbova de Jos - jen rumane, prononco [gırbova de ĵos], hungare Alsóorbó [Alŝo:rbo:], germane Niederorbau [NI:daorbaŭ] aŭ Niederurbau - estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Aiud. Administre ĝi apartenas al la komunumo Aiud (hungare Nagyenyed [nadjenjed], germane Strassburg am Mieresch).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 658 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, malmultaj germanoj), en 1956 636, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 451 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skribe estas en 1282. Ĝis 1919 Alsóorbó apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye (germane Komitat Unterweißenburg, latine comitatus Albensis inferior).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine