Fuentealbilla
Fuentealbilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02260 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 827 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 16′ N, 1° 33′ U (mapo)39.266666666667-1.5491666666667Koordinatoj: 39° 16′ N, 1° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 660 m [+] | ||
Areo | 108,29 km² (10 829 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuentealbilla [+] | |||
Fuentealbilla [fŭentealBIlja] estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la centro de la komarko Manĉeto aŭ La Manchuela, kun areo de 108,29 km². En 2019 estis 1 792 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 46 km de la provinca ĉefurbo Albacete.
La municipo enhavas la submunicipojn Fuentealbilla — municipal ĉefurbo —, Bormate kaj Campoalbillo. Estas la naskoloko de la internacia futbalisto Andrés Iniesta.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La toponimo signifas " Blanka Fonteto" aŭ "Fontano", kio aperas en la malsupra duono de la blazono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Fuentealbilla estas en la nordokcidento de la provinco Albacete, lime kun la municipoj Golosalvo, Mahora, Valdeganga, Jorquera, Abengibre, Alcalá del Júcar, Casas-Ibáñez, Villamalea kaj Cenizate.
Historio
[redakti | redakti fonton]Aperis restaĵoj de la epoko de la Romia Imperio, nome cisterno kaj kapo de skulptaĵo, ambaŭ de la 3-a jarcento p.K.
En la 1920-aj jaroj estis preskaŭ 3000 lokanoj; nun malpli ol 2000, do oni perdis unu trionon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de Fuentealbilla estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj.