Felikso de Komo
Aspekto
- Pri aliaj sanktuloj nomataj Felikso vidu la apartigan liston Sankta Felikso.
Sankta | |||||
Felikso de Komo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de Komo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-a jarcento | ||||
Morto | 8-an de oktobro 391 en Komo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 1-a de julio (14-a de julio, 8-a de oktobro) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Felikso de Komo (mortis ĉ. la jaro 390 de nia erao) estas honorita kiel la unua episkopo de la urbo Komo (Como) en la tiama Romia Imperio kaj nuna Italio. Li deklariĝis sanktulo. Li mortis la 8-an de oktobro 391.
Li estis amiko de Sankta Ambrozio, kiu laŭdis lin pro lia misia aktiveco kaj pastrigis lin en 379.[1] Kiam Sankta Basiano konstruigis preĝejon dediĉitan al la Apostoloj en la urbo Lodi de Lombardio, li konsekris ĝin en la ĉeesto de Ambrozio kaj Felikso. [2] Lia nuna kristana festotago estas la 1-a de julio[3] (kvankam foje, vidu la eksteran ligilon sube, indikiĝas ankaŭ la 14-a de julio aŭ la 8-a de oktobro).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sanktuloj de la Tago, 14-a de julio: Felikso de Komo Arkivigite je 2012-11-02 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo SaintPatrickDC.org (angle)