FC Porto
Aspekto
FC Porto | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • plursporta klubo | |||
Kluba nomo | Futebol Clube do Porto | ||
Fondita | 1893 | ||
Stadiono | Estádio do Dragão Porto, Portugalio | ||
Kapacito | 52 000 | ||
Prezidanto | Pinto da Costa | ||
Trejnisto | André Villas-Boas | ||
Ligo | Portugalia Unua Ligo pri Futbalo (Primeira Liga) | ||
2023/24 | 3-a pozicio | ||
| |||
FC Porto, plennome Futebol Clube do Porto, estas portugala sporta kaj interalie futbala klubo en la urbo Porto. Ĝi estis fondita la 28-an de septembro 1893. Ĝia stadiono estas la Estádio do Dragão, kiu disponas je 52 000 sidlokoj. La klubo aparte famas pro sia profesia vira futbalteamo, kiu estas inter la plej pintaj futbalaj teamoj de la lando. La 18-an de majo 2011 en Dublino (Irlando) tiu teamo atingis la 1-an pozicion de la UEFA-pokalo, venkante la samlandan teamon SC Braga per rezulto 1:0.
Pliaj sukcesoj
[redakti | redakti fonton]- Portugala Ligo 30
- Portugala Pokalo 20
- Portugala Superpokalo 22
- Porto-Ligo 30
- Porto-Pokalo 14
- Porto-Superpokalo 32
- Portugala Ligo Intercalar 1
- Ligo de Ĉampionoj de UEFA 2
- Interkontinenta Pokalo 2
- Eŭropa Superpokalo 1
- UEFA-pokalo 2 (jam antaŭ 2011)
- Iberia Pokalo 1