Saltu al enhavo

Etflora geranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Geranio etflora

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Geranialoj Geraniales
Familio: Geraniacoj Geraniaceae
Genro: Geranio Geranium
Geranium pusillum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Geranio etflora (Geranium pusillum L) estas specio el familio Geraniacoj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi herbeca planto atingas altecon de 10-30 centimetroj. Ĝi floras dufoje en la jaro, somere kaj aŭtune.

La tigo posedas tre mallongajn, foje glandecajn harojn. Ĝi foje staras, foje kuŝas kaj dividiĝas, ofte en du partoj.

La palmformaj folioj profunde dividiĝas en 5 aŭ 7 loboj.

La floroj lilak-koloraj, tre malgrandaj, entenas 10 stamenojn el kiuj nur kvin fekundas. La florado okazas ekde majo ĝis septembro.

Oni ĝin renkontas en rubejoj kaj rande de vojoj. Origina el Eŭrazio, ĝi estas disvastiĝanta en tuta Eŭropo kaj en sudokcidenta Azio, de ebenaĵo ĝis subalpa etaĝo.

Tigo kun haretoj parte glandozaj
Harozaj folioj
Floroj kun harozaj sepaloj