Saltu al enhavo

Erasmus Stella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erasmus Stella
Blazono de Zwickau, urbo, kie li naskiĝis.
Blazono de Zwickau, urbo, kie li naskiĝis.
Persona informo
Naskiĝo 1460
en ZwickauLepsiko, Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 2-a de aprilo 1521
en Zwickau?, Saksio,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo politikisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj De rebus Saxoniæ, Thuringiæ, Libanothiæ, Misniæ et Lusatiæ
...
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erasmus STELLA, origine Johannes STÜLER (1460–1521) estis germana kuracisto, historiisto kaj urbestro, kiu estis filo de Johannes Stüler, lernanto de Giovanni Garzoni (1419–1505) en la Universitato de Bolonjo kaj, kiel influhava konsilisto, li estis dufoje elektita (1501 kaj 1513) urbestro en Zwickau [cvik], kie li ankaŭ aktivis kiel praktika kuracisto. En 1480 li fariĝis Bakalaŭro, en 1481 Majstro pri Filozofio kaj en 1488 asesoro en la fakultato pri filozofio. Laŭŝajne li unue studis homsciencojn kaj pli malfrue medicinon.

Li estis talentoplena kaj elokventa homo, kies amikaro etendiĝis ĝis la kortego en Dresdeno. Dum certa periodo li vojaĝis al Italio kiu estis favora al liaj sciencaj inklinoj. En Bolonjo li faris striktajn amikrilatojn kun Giovanni Garzoni, kies influoj lasis sur lin kelkajn flankajn efikojn. Kiam li reiris al Zwickau, ĉirkaŭ 1500, li establiĝis kiel praktika kuracisto, kie lia favora reputacio rapide ekkreskis. Oni raportas ke li klopodis por la estigo de iu prigreka lernejo dum lia regado kiel urbestro en Zwickau. Li verkis serion da historiaj kaj beletraj tekstoj kaj proze kaj verse en la latina lingvo kaj ankaŭ pri la historioj de Supra Saksio, la urbo Zwickau kaj Prusio.

Selektita verkaro

[redakti | redakti fonton]
  • De rebus et populis oræ inter Albim et Salam
  • Erasmi Stellae Libonothani De Borvssiae Antiqvitatibvs Libri Dvo, 1518
  • De rebus Saxoniæ, Thuringiæ, Libanothiæ, Misniæ et Lusatiæ
  • Erasmi Stellae Libanothani Viri Clariss. De gem(m)is libellus unicus, Argentorati (Straßburg) 1530
  • Chronica Zwickaviensis, 1470
  • De gemmis libellus unicus Plinius secundus de gemmis, 1530
  • De origine, vetustate, appellatione et regionibus Tubantinorum, Cygneorum, Libanothanorum, Misnensium, nec non Molbii fluminis descriptione
  • De rebus ac populis priscis orae inter Albim et Salam Germaniae flumina commentarii
  • De rebus Saxoniae, Thuringiae, Libanothiae, Misniae et Lusatiae libri duo (?) [opus editum sub nomine Iohannis Garzonis Bononiensis]
  • De rebus Saxoniae, Thuringiae, Libanothiae, Misniae et Lusatiae libri duo (?) [opus editum sub nomine Iohannis Garzonis Bononiensis]
  • De Borussiae antiquitatibus libri duo. - Basileae, (Joannes Froben 1518)
  • Liber de eduliis IV
  • Libellus eximius de gemmis, Nurenbergo, 1517
  • Interpraetamenti gemmarum libellus unicus. - (Nuremberge, Federicus Peypus ..., Erasmus Stella, 1517
  • Erasmi Stellae Libano Thani Libellus Unicus, 1530
  • Io. Garzonis Bononiensis de rebus Saxoniae, Thuringiae, Libonotriae, Misnae et Lusatiae libri duo: Ad illustrissimum Federicum Saxoniae Ducem, 1518
  • Controversia de vera nobilitate inter Publium Cornelium Scipionem et Gaium Flamineum, Bonacursus (de Montemagno), Paul Schneevogel, Erasmus Stella, 1488
  • Des Durchleuchtigen, Hochgebornen Fürsten und Herrn, Herrn Friederichen, Landtgraffen inn Düringen, Marggraffen zu Meychssen pp. Dises namens des ersten, ehrliche geschicht und thaten, Erasmus Stella, Friedrich I. Markgraf von Meissen, 1546

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]