Eŭropa Areo de Supera Eduko
Aspekto
Eŭropa Areo de Supera Eduko | ||
---|---|---|
universitata reto organizaĵo | ||
Komenco | marto 2010 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭropa Areo de Supera Eduko (EASE) estas la celo de la Bolonja Procezo - por krei kiel eble plej kompareblan, akordigeblan kaj koheran sistemon de supera eduko en Eŭropo.
Subskribintoj de la Bolonja Deklaracio de 1999,[1] kaj sekve membroj de la Eŭropa Areo de Supera Eduko, estas:
- 1999: Aŭstrio, Belgio (Flandra Komunumo kaj Franca Komunumo de Belgio aparte), Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Islando, Irlando , Italio, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Hispanio, Svedio, Svislando kaj la Unuiĝinta Reĝlando (Britio).
- 2001: Kroatio, Kipro, Liĥtenŝtejno, Turkio, aparte la Eŭropa Komisiono
- 2003: Albanio, Andoro, Bosnio kaj Hercegovino, Nord Makedonio, Rusio, Serbio, Vatikanurbo
- 2005: Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio
- Majo 2007: Montenegro
- 2010: Kazaĥstano
- Majo 2015: Belorusio
Ĉiuj membroŝtatoj de EU partoprenas en la procezo, kaj la Eŭropa Komisiono estas ankaŭ subskribinto. Monako kaj San-Marino estas la solaj membroj de la Konsilio de Eŭropo kiu ne adoptis la procezon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo "La Bolonja Deklaracio: Eŭropa Revolucio kun Tutmondaj Implicoj" Arkivigite je 2020-03-24 per la retarkivo Wayback Machine angle el la retejo gmac.com alirita 2020-03-24