Dua Kabineto Wekerle
Dua Kabineto Wekerle | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dua Kabineto Wekerle | ||
Dum | 8-a de aprilo 1906 - 17-a de januaro 1910 | |
Antaŭulo | Kabineto Fejérváry | |
Sekvanto | Dua Kabineto Khuen-Héderváry | |
Dua Kabineto Wekerle [vekerle] estis la dek kvara (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1906 kaj 1910.
Historio
[redakti | redakti fonton]La pli frua Kabineto Fejérváry funkciis sen parlamenta plimulto, ĉar Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) timis pri neniiĝo de Aŭstrio-Hungario, tial li lasis tiun staton. Fine depost sekreta pakto la reĝo permesis kreon de nova kabineto, kiu en 1906 venkis en la tutlanda baloto. La nova ĉefministro Sándor Wekerle jam longe retiriĝis pri la politiko, tamen li estis tiu persono, kiu havis fidon de la reĝo kaj la parlamentanoj. Li kreis modernan impostan sistemon, sed li ne povis establi sendependan nacian bankon. Sekvis Dua Kabineto Khuen-Héderváry pro la tutlandaj balotoj. Rezulto de la baloto estis, ke la homoj trompiĝis pri tiuj politikistoj, kiuj forlasis ideojn de Lajos Kossuth kaj faras pakton kun Habsburgoj.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Wekerle – ĉefministro, ankaŭ ministro pri financo
- Gyula Andrássy (pli juna) – ministro pri enlandaj aferoj
- Géza Polónyi – ministro pri justico preskaŭ jaron, poste Antal Günther unu kaj duonjarojn, fine Sándor Wekerle
- Sándor Wekerle – ministro pri defendo dum la unua semajno, poste Lajos Jekelfalussy
- Aladár Zichy ministro pri reĝaj aferoj
- Albert Apponyi – ministro pri religio kaj eduko
- Ignác Darányi – ministro pri agrikulturo
- Ferenc Kossuth – ministro pri komerco
- Sándor Wekerle – senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio nur komence 2 semajnojn, poste Emerik Josipović
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2016-10-29 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [3] Arkivigite je 2014-12-20 per la retarkivo Wayback Machine hungare