Saltu al enhavo

Don Juan Tenorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Juan' Tenorio
Don Juan' Tenorio
Don Juan' Tenorio
Aŭtoro José Zorrilla y Moral
Eldonjaro 1981
Urbo Ascoli Piceno
Eldoninto Lina Gabrielli
Paĝoj 120
vdr

Don Juan' Tenorio aŭ pli oficiale Don Juan Tenorio: drama religioso-fantástico en dos partes estas hispanlingva romantika teatraĵo publikigita en 1844 de José Zorrilla.[1]

La verkon esperantigis Luiso Mimó Espinalt. Tiu ĉi traduko aperis en la jaro 1981 ĉe Eldonejo Lina Gabrielli el Ascoli Piceno.

La verko konstituas, kun El burlador de Sevilla y convidado de piedra (1630), atribuita al Tirso de Molina, el kiu Don Juan Tenorio estas ŝulda, unu el la du precipaj literaturaj montroj en hispana lingvo de la mito de Don Juan.[2]

Ĝi estas la plej populara versio de la mito en Hispanujo. Don Juan estas simpatia fripono en Sevilo. Li vetas kontraŭ alia virintrompisto kaj logas lian fianĉinon. Li ankaŭ rabas Inés de Ulloa el monaĥinejo. Tamen li enamiĝas al ŝi. Per glavbataloj, li murdas liajn oponantojn. Post kvin jaroj, don Juan vizitas la tombejon, kie Inés kaj ŝia patro restas. La dia justico decidas, ke li mortu pro siaj pekoj, sed pro la amo de Inés li estas savita de infero. Tiu romantika elemento de savo pro amo estas nova en la serio.

Fortunio Bonanova kaj Inocencia Alcubierre en sceno de la filmo Don Juan Tenorio, de Ricardo de Baños (1922).

Malgraŭ adasismaj versoj, tiu ĉi teatraĵo restas la popola bildo pri la mito en Hispanio. Estas tradicio surscenejigi ĝin je la tago de mortintoj, 1-a de novembro.

Citaĵo
 L. Mimó ia estas sufiĉe konata kaj kompetentega esperantisto, por ke mi

«malkovru lin», nun kaj ĉi tie. Tial mi ne kritikos, verdire, lian lingvan sperton. Mi nur opinios jene: 1 -e) Mi preferus ke li estus konservinta ĉefe la tri tradiciajn personaĝojn Don Juan Tenono; Don Luis kaj Doria Inés, Don kaj Donja, samkiel hispane. 2-e) La verko estas ok silaba ĉe la komenco «Cual-gri-tan-estos-mal-di-tos» ok silaboj, ĉu? Tamen li transformas la sistemon kaj skribas verke: «Kiel kriegas ĉi malbenitoj!» Tre fidela tekste, sed longigita linie. Ja tio ne estas peko, sed se li permesas sin ŝanĝi la longon de la versojn, kial li tute libere ne faris la tradukon je «konsonantaj» versoj samkiel faris Zorrilla?

«Cuan gritan esos malditos
pero mal rayo me parta,
si en concluyendo esta carta...»
(kaj tiel plu)

«Nu! Kriegas la malbenitoj,
disfendu min mortfulmero
se ĉe l' finiĝ' de l' letero... (tkp)

Laŭ mia persona opinio ĉio indas esti tradukita, sed mi ne povas kompreni ke en niaj cirkonstancoj sociaj, ni, la geesperantistoj agu tiel dekadence. La valoro de la verko de Zorrilla estas tre diskutebla samkiel ĝia tradicieco, ĉar ĝin altrudis socia reganta sistemo en nenies sento progresema. Povas esti ke la vera valoro de la verko kuŝas en la entenita lirismo pere de konsonantaj versoj kaj fakte la traduko (fidela) rezultas ne ritma kaj senrima kaj, tio ja estas pli grava, tre maldolca kaj malfacila por deklami. En la paĝo dektria Ciutti (mi preferas Ĉutti) respondas Buttarellian demandon «Same kiel knabeto»; kvankam hispanlingve Infante ankaú signifas knabo, la senco originala de la verko signifas altrangula kvalito, tial mi konsideras pli adekvata la uzon de «reĝido», ĉar «Infante» en Kastilio temas pri filo de reĝo. Kiam oni tradukas kion ajn la legantoj postopinias frivole. Mi komprenas la penojn de Mimó por realigi la adekvatan tradukon kaj ankau ke li sukcesis en tio, laú sia persona koncepto. Traduki teatraĵon entenas tre gravajn malfacilaĵojn, ĉu literaturaj, ĉu fonetikaj kaj aktoraj. Nur la risko atingi la deziratan rezulton ja meritas lanon kaj aprobon, kiun mi

sincere transdonas al L. Mimó. 
— Ricard S. Güell, Membro de la Lingva Komitato de Hispana Esperanto-Instituto. Boletín n261 (jan 1984)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Martínez Jiménez, José Antonio; Muñoz Marquina, Francisco; Sarrión Mora, Miguel Ángel (2011). «Los textos dialogados». Lengua Castellana y Literatura (Akal). Madrid: Akal Sociedad Anónima. p. 178. ISBN 9788446033677.
  2. «Don Juan Tenorio». Aula El Mundo. [1] Konsultita la 18an de novembro 2017.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]