David Ojstraĥ
David Ojstraĥ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Давид Фёдорович (Фишелевич) Ойстрах |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1908 en Odeso, Ĥersona gubernio, Rusia Imperio |
Morto | 24-an de oktobro 1974 (66-jaraĝa) en Amsterdamo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Ukraina Soveta Socialisma Respubliko Sovetunio |
Alma mater | Moskva Ĉajkovskij Konservatorio |
Familio | |
Edz(in)o | Tamara Rotareva (en) (1930–1974) |
Infano | Igor Oistrakh (en) |
Okupo | |
Okupo | dirigento aldviolonisto violonisto universitata instruisto muzikinstruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.oistrakh.com/ |
David Fjodoroviĉ (Fiŝeleviĉ) OJSTRAĤ (ruse Давид Фёдорович (Фишелевич) Ойстрах) naskiĝis la 30-an de septembro 1908 en Odeso, la Rusia Imperio) mortis la 24-an de oktobro 1974 en Amsterdamo, Reĝlando de Nederlando estis rusia juddevena violonisto, dirigento kaj profesoro, kies talento disfloris dum ekzistado de Sovetunio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]David naskiĝis en la familio de negocisto Fiŝel Davidoviĉ Ojstraĥ kaj lia edzino Isabella Stepanovna. Ekde kvinjara aĝo li lernis violonludon. En 1923 - 1926 li perfektiĝis dum studado en Odesa Konservatorio. En 1928 okazis lia debuto kiel solulo en Leningrado.
Ekde 1929 li rezidis en Moskvo, kie laboris kiel muzikisto diversloke. Ekde 1932 li muzikis kiel violonisto kaj direktis la Moskvan Filharmonion.
Ekde 1934 li kiel profesoro instruis violonludadon en la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio.
La muzikisto mortis pro koratako la 24-an de oktobro 1974 en Amsterdamo post fino de koncerto. Li estis enterigita en la Moskva Novodeviĉje tombejo (tereno 7).
Familio
[redakti | redakti fonton]En 1930 en Odeso David edziĝis al pianistino Tamara Ivanovna Rotarjova (1906 - 1976). Tie la 27-an de aprilo 1931 naskiĝis ilia filo Igor Ojstraĥ, kiu ankaŭ muzikas kiel violonisto. En 1961 la geedzoj Igor kaj Natalia Zercalova naskis filon Valerij, kiu ankaŭ estas violonisto.
Memoro
[redakti | redakti fonton]- Ekde 2006 funkcias Filantropa Fonduso nome David Ojstraĥ;
- En la estona urbo Pärnu ĉiujare oni okazigas muzikajn festivalojn honore al Ojstraĥ;
- La 1-an de septembro 2008 Banko de Rusio emisiis la arĝentan durublan moneron omaĝe al la 100-a jubileo de David Ojstraĥ;
- La 11-an de novembro 1993 fama germana astronomo Freimut Börngen malkovris asteroidon, kiun li nomis 42516 Oistrach
Liaj muzikiloj
[redakti | redakti fonton]Dum sia multejara praktiko David Oistraĥ por ludado uzis almenaŭ sep violonojn faritajn de granda itala majstro Antonio Stradivari el Kremono. Li komence elektis la 1702 Conte di Fontana, kiun li ludis dum 10 jaroj. En junio 1966 li akiris la aldviolonon (nomata ankaŭ aldo aŭ vjolo) la 1705 Marsick, kiun li ludis ĝis sia morto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] Ojstraĥ violonas "Rondo Capriccioso, Op.28" far Camille Saint-Saëns video
- [2] Arkivigite je 2016-11-07 per la retarkivo Wayback Machine Filantropa Fonduso nome David Ojstraĥ ruse, angle
- [3] Arkivigite je 2016-10-02 per la retarkivo Wayback Machine artikolo far A.Moskalenko pri la muzikisto kun fotoj ruse