Saltu al enhavo

Charles Patin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carolus Patinus
medicus Francicus
(1633-1693)
"De febribus oratio", verko publikigita en 1677.
"De febribus oratio", verko publikigita en 1677.
Persona informo
Charles Patin
Naskiĝo 23-an de februaro 1633
en Parizo, Francio
Morto 10-an de oktobro 1693
en Parizo, Francio
Lingvoj francalatina vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Padovo
Leopoldina (akademio)
Akademia de la Rekuperitoj
Imperia Akademio de Naturkuriozuloj
Familio
Patro Guy Patin (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Robert Patin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Madeleine Patin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Gabrielle-Charlotte Patin (en) Traduki, Charlotte-Catherine Patin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
kuracisto-verkisto
numismatikisto
kirurgo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles PATIN, ankaŭ konata kiel Carolo Patino estis franca antikvaĵisto, kuracisto, numismatikisto kaj profesoro pri medicino kaj kirurgio en la Universitato de Padovo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Theodor Roos (1638-1698):
Charles Patin en sia studio, 1671.

Filo de la kuracisto kaj leterverkisto Guy Patin (1601-1672), Karolo studis medicinon, post kvalifikiĝi kiel advokato, prenis la rangon de kuracisto kaj praktikis kun distingo. Minacita kun procesigo de Colbert (1619-1683) pro kontrabandado de malpermesitaj libroj, li forlasis Francion, laŭ la konsilo de sia patro, vojaĝis tra Germanio kaj Italio antaŭ ol ekloĝi en Padovo kie li sinsekve tenis katedrojn de medicino kaj kirurgio. Li estis membro de la Akademio de la Rekuperatoj kaj la Akademio de la Scivolema de la Naturo.

Patin ankaŭ multe okupiĝis pri numismatiko kaj arkeologio, kaj publikigis inter aliaj verkoj: "Traité des peats combustibles" (Parizo, 1663), "Familiæ romanæ ex antiquuis numismatibus" (Parizo, 1665); Enkonduko al historio por la kono de la medaloj (Parizo, 1665, in-12), verko ofte represita, sub la titolo de Historio de la medaloj, kaj kiun Denis de Sallo (1626-1669), la direktoro de la "Ĵurnalo de la Erudiciuloj", laŭte akuzis lin je plagiato; "Imperatorum romanorum numismata", Strasburgo, 1671, in-fol.); "Thesaurus numismatum e museo Patini" (Amsterdamo, 1672, in-4°); Vojaĝaj Raportoj (Bazelo, 1673), kie ni precipe rimarkas, kio rilatas al la muzeoj de Germanujo; Lyceum Patavinum (Padovo, 1681), ktp.

Charles Patin eldonis kelkajn verkojn, precipe tiun de "Suetonio kun la medaloj" (Bazelo, 1675, in-4°). Li edziĝis kun Madeleine Homanet kun kiu li havis du filinojn, Charlotte-Catherine (1666-1744) kaj Gabrielle-Charlotte (1666-1751).[1]

  1. Itinerarium Comitis Briennae, Paris, 1602
  2. Familiae romanae in antiquis numismatibus ab Urbe condita ad tempora divi Augusti, 1663
  3. Traités des tourbes combustibles, 1663
  4. Introduction à la connoissance des médailles, 1667
  5. Thesaurus numismatum e museo Patini, 1672
  6. De febribus oratio - 1677
  7. De Numismate Antiquo Horatii Coclitis, Per Optimum Imperatorum Traianum ... - 1678
  8. De Avicenna, oratio, 1678
  9. Oratio de Scorbuto, 1679
  10. Quatre relations historiques, par Charles Patin medicin de Paris, 1673
  11. Le pompose feste di Vicenza, fatte nel mese di Giugno del, 1680
  12. Dios genethlaia: In numismate Imp. Antonini Caracallae expressa Epistola - 1681
  13. Lyceum patavinum, sive Icones et vitae professorum Patavii 1682 publico ... - 1682
  14. Quod medico-chirurgo liceat, absque artis dedecore, bestiis etiam mederi, oratio, 1682
  15. Dissertatio therapeutica De peste ... - 1683
  16. Caroli Patini Introductio ad historiam numismatum - 1683
  17. Introductio ad historiam numismatum. Antehac gallice bis edita, 1683
  18. Medicinam practicam non satis aestimari Oratio - 16-a de novembro 1683
  19. Circulationem sanguinis a Veteribus cognitam fuisse, oratio - 1685
  20. Commentarius in antiquum Monumentum Marcellinae: e Graecia nuper allatum ... - 1688
  21. Tabellae selectae ac explicate a Carola Catherina Patiina, 1691
  22. Relations historiques et curieuses de voyages en Allemagne, Angleterre ... - 1695
  23. Imperatorum Romanorum numismata exaere mediae et minimae formae, 1696

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Gerardus Listrius (1498-1546)
  • Hubert Goltzius (1526-1583) belga pentristo kaj eldonisto
  • Fulvio Orsini (1529-1600)
  • Guy Patin (1601-1672) franca kuracisto
  • François Chauveau (1613-1676) franca pentristo kaj gravuristo
  • Jean-Baptiste Colbert (1619-1683)
  • Johann Matthäus Faber (1626-1702)
  • Denis de Sallo (1626-1669) itala ĵurnalisto kaj verkisto, fondinto de la Ĵurnalo de la erudiciuloj
  • Johann Heinrich Roos (1631-1685) germana pentristo kaj gravuristo
  • Jean Gallois (1632-1707) franca religiulo kaj akademiulo
  • Madeleine Patin (1643-1722) franca moralista verkistino
  • Friedrich Rudolph Ludwig von Canitz (1654-1699)
  • Charlotte-Catherine Patin (1666-1744) franca verkistino kaj artokritikistino
  • Gabrielle-Charlotte Patin (1666-1751) franca numismatikino kaj pentristino
  • Étienne Charles de Loménie de Brienne (1727-1794) franca kardinalo kaj politikisto
  • Isaac D'Israeli (1766-1848) angla biografo kaj beletra kritikisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Artikolo verkita surbaze de la franca Vikipedia samnoma dokumento.