Saltu al enhavo

Brilsturnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brilsturnoj
Kablanda lamprotorno, Lamprotornis nitens
Kablanda lamprotorno, Lamprotornis nitens
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
(Temminck, 1820)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Brilsturnoj, LamprotornojLamprotornis estas granda genro de sturnoj kiuj loĝas en Afriko sude de Saharo. Ili havas brilajn bluajn aŭ verdajn suprajn partojn, pro malplenaj ĉeloj el melanino situaj en ununura tavolo ĉe la surfaco de la barboplumoj. Tiu unika karaktero permesis trapason de kelkaj Brilsturnoj iam lokitaj en la genro Spreo al tiu de Lamprotornis, ĉar ili kunhavas tiun karakteron (sed vidu ankaŭ sube).

La subaj partoj de tiuj specioj ne havas irizecon. Ili povas estis bluaj, purpuraj, flavaj aŭ brunaj. Plej parto de Brilsturnoj Lamprotornis havas rimarkindajn flavajn aŭ ruĝajn irisojn kaj kelkaj havas longajn vostojn.

Tiuj Brilsturnoj troviĝas en vario de habitatoj el densaj arbaroj al malfermaj arbaroj kaj ĝardenoj. Ili nestumas en arbotruoj, ĉu naturaj, ĉu faritaj de pegojafrikaj barbuloj, kaj eĉ sur artefaritaj strukturoj. Plejparto de specioj estas loĝantaj birdoj krom sezonaj aŭ lokaj movoj, sed la Ŝelia brilsturno estas migranta. Plejparto de specioj estas gregemaj ekster la reprodukta sezono.

La Brilsturnoj de la genro Lamprotornis estas ĉiomanĝantaj kaj ĉefe manĝas surgrunde, kvankam ili manĝas fruktojn el arboj. Kelkaj manĝas ĉe aŭ eĉ sur grandaj mamuloj por trovi insektojn.

Specioj en taksonomia ordo

[redakti | redakti fonton]

La limoj de tiu genro bezonas revizion. Ekzemple, la Nigraventra brilsturno estas foje lokata en aparta genro Notopholia, kaj ĝi (kaj eble aliaj) ŝajnas tre distinga. Aliflanke genroj kiaj Coccycolius, Spreo kaj Compsarus estas foje inkludataj en Lamprotolius.(Zuccon et al. 2006)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Feare, Chris & Craig, Adrian (1999): Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X
  • Zuccon, Dario; Cibois, Anne; Pasquet, Eric & Ericson, Per G.P. (2006): Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41(2): 333-344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)