Boris Skosirev
Boris Skosirev | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Борис Михайлович Скосырев | ||||
Naskiĝo | 12-an de januaro 1896 en Vilno | ||||
Morto | 27-an de februaro 1989 (93-jaraĝa) en Boppard, Okcidenta Germanio | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Andoro Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto uzurpatoro monarko oficiro diplomato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Boris Miĥajloviĉ SKOSIREV, ruse Бори́с Миха́йлович Ско́сырев, katalune Borís Mikhàilovitx Skóssirev, skribite interalie ankaŭ Skossyrew aŭ Skossyreff (naskiĝis la 12-a de januaro 1896 aŭ eble 1900, mortis la 27-an de februaro 1989) estis blank-elmigranto, aventuristo, kunlaboristo kun la nazioj kaj pretendanto al la krono de la princlando Andoro, kiu en 1934 mallongtempe prezentis sin kiel reĝo Boriso la 1-a de Andoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Skosirev naskiĝis la 12-an de januaro 1896 en Vilno, tiam parto de la Rusia Imperio, ŝajne al familio de malalta nobelaro. Ne multe estas konata pri lia familio preter la malmultaj detaloj kiujn li disponigis en siaj intervjuoj al la amaskomunikilaro sed laŭ li lia titolo estis barono, titolo kiun li adoptis poste en sia vivo kiel barono Boris de Skosirev[1][2].
Kun la eksplodo de la Rusia Enlanda milito en 1917, Skosirev fuĝis al Britio kie li ricevis politikan azilon. En Britio li membriĝis en la Brita Reĝa Mararmeo kaj funkciis kiel oficiro sur la rusa fronto ĝis la fino de la Unua Mondmilito[3][4].
Post lia liberigo de la armeo, Skosirev asertis ke li faris ligojn kun la brita aristokrataro kaj komencis studi en Oksfordo, detaloj kiuj poste montriĝis malĝustaj. En la sama tempo, Skosirev estis akuzita plurfoje je etaj fraŭdoj, kiuj verŝajne igis lin aliĝi al la brita Ministerio de Eksteraj Aferoj kiel agento kontraŭ la forigo de la akuzoj. Li deĵoris ĝis 1925[5].
Poste tiun jaron li translokiĝis al Nederlando kie li ricevis nederlandan pasporton kaj komencis nomi sin "grafo de Orange", farante asertojn ke tiun titolon li ricevis de la nederlanda reĝa domo, io kio estis neita fare de ĉi-lasta. Fine de la 1920-aj jaroj, Skosirev estis difinita de la nederlandaj sekurecaj servoj kiel "internacia ĉarlatano" kaj estis forpelita el la lando[6].
Por mallonga periodo Skosirev translokiĝis al Santa Marta en Kolombio kie li fondis tabakkomercan firmaon kiu malsukcesis sed li lernis la hispanan sufiĉe bone ke en 1932 li translokiĝis al Hispanio, kaj unue konatiĝis kun la princlando Andoro[7][8].
Andoro
[redakti | redakti fonton]En 1934 Skosirev vizitis Andoron por la unua fojo kaj komencis plani "puĉon". Li faris ligojn kun civitanoj de ĉiuj medioj de vivo kaj komencis disvastigi en la eta princlando multe da mono donita al li de amerikaj investantoj kiujn li renkontis dum sia restado en Sudameriko[9]. La 17-an de majo 1934, Skosirev aperis antaŭ la Ĝenerala Konsilio de Andoro, kaj proponis investi en la lando kaj efektivigi reformojn kontraŭ prenado de potenco[10]. Lia propono estis unuanime malaprobita de la konsilio, kaj la ŝtatprokuroro akuzis lin je provo de ribelo[11][12].
Unua ekzilo
[redakti | redakti fonton]Post tiu fiasko, Skosirev forlasis Andoron al Hispanio, al la urbo La Seu d'Urgell situanta nur ĉirkaŭ 5 kilometrojn de la andora landlimo, kie li deklaris sin "la reganto de Andoro en ekzilo"[13][14]. Skosirev komencis konduti kiel monarko al ĉiuj intencoj kaj celoj, aranĝante bankedojn kaj konferencojn, donante forpardonojn kaj farante intervjuojn kun gvidaj gazetoj kiel ekzemple The Times kaj la Daily Herald[15].
Skosirev renkontis en Hispanio princon Jean d’Orléans, duc de Guise, kiu estis la postulanto al la franca krono nome de la Domo de Orléans, kaj ŝajne akiris de li konsenton ricevi la rajton al la titolo "princo de Andoro" kondiĉigita de la franca krono[16]. Skosirev asertis ke ĉar Andoro estas regata de kunprinco de Andoro, unu el kiuj estis la reĝo de Francio antaŭ la Franca Revolucio, tial princo Jean havas la aŭtoritaton doni al li la tronon de la princlando[17].
En la sama tempo, Skosirev komencis verki konstitucion por Andoro, en kiu li proponis igi Andoron impostparadizo kaj alporti religian liberecon, modernigon kaj eksterajn investojn, kio estis bonega novaĵo por la fermita princlando kaj kondukis al granda subteno por lia plano tra la tuta lando[18][19].
Regado
[redakti | redakti fonton]La 7-an de julio 1934, Skosirev revenis de sia ekzilo al Andoro kaj, akompanita de siaj subtenantoj, marŝis al la ĉefurbo Andoro Malnova por prezentiĝi denove antaŭ la Ĝenerala Konsilio[20][21]. Li donis paroladon al la konsilio en kiu li prezentis sin kiel la grafo de Orange, prezentis la konstitucion kiun li verkis kaj petis ricevi la regadon de la princlando. Li estis akompanita de sia edzino, usona milionulino. La venontan tagon, la 8-an de julio, la asembleo superforte aprobis la peton, kaj du tagojn poste akceptis la novan konstitucion kaj kronis Skosirev kiel "Boris la 1-a de Andoro"[22][23].
Post la kronado, ne estis reago en la internacia komunumo. Hispanio kaj Francio ne reagis al la okazaĵoj kaj kun la escepto de kelkaj novaĵartikoloj en la franca gazetaro, la okazaĵoj ne ricevis ajnan resonon, sed kiam Skosirev deklaris militon kontraŭ la dua kunprinco de Andoro, la episkopo de Urgell, Justí Guitart i Vilardebó, por establi sian regadon, ĉi-lasta turnis sin al la hispanaj aŭtoritatoj kaj postulis ke Skosirev estu forigita de Andoro[24].
La 21-an de julio 1934, dek tri tagojn post kiam li ekregis, 4 membroj de la hispanaj sekurecaj taĉmentoj eniris Andoron kaj arestis Skosirev[25]. Laŭ la ordono de la episkopo de Urgell, la Ĝenerala Konsilio estis dissolvita kaj hispanaj kaj francaj reprezentantoj estis nomumitaj en ilia loko.
Dua ekzilo
[redakti | redakti fonton]Skosirev estis translokigita al Barcelono kaj post du tagoj estis sendita al Madrido, kie li estis juĝita kaj sendita al loka malliberejo[26][27]. Dum lia restado en malliberejo li daŭre kondutis kiel monarko kaj sendis plurajn ordonojn al Andoro[28][29].
Komence de 1935 li estis deportita al Portugalio kie li restis preskaŭ unu jaron kaj daŭre asertis esti monarĥo en ekzilo[30]. Post iom da tempo li estis deportita al Francio, kie li estis arestita pro eksvalidiĝo de sia pasporto kaj sendita al Hispanio[31]. Kun la ekapero de la Hispana Enlanda Milito, Skosirev denove fuĝis al Francio kaj estis sendita al malliberejo dum pluraj monatoj, ĝis komence de 1938 li estis permesita vivi en Francio kiel blanka ekzilo[32][33].
Cetero de lia vivo
[redakti | redakti fonton]En Francio, Skosirev vivis en Aix-en-Provence en la sudo de la lando kaj tie li geedziĝis. Kun la ekapero de la Dua Mondmilito kaj la falo de Francio ĉe la manoj de Nazia Germanio, Skosirev estis arestita kaj liberigita fare de la germanoj en 1942[34]. Skosirev aliĝis al la germana armeo kaj servis ĉe la Orienta Fronto. Post la fino de la milito, Skosirev estis arestita en 1946 fare de la francoj en Berlino kaj akuzita je kunlaborismo kun la nazioj[35]. Li estis malliberigita ĝis la fino de tiu jaro kaj sendita al Germana Demokratia Respubliko[36], kie li estis arestita fare de la sovetianoj kaj juĝita al 25 jaroj en malliberejo. Skosirev plenumis sian punon en kaptitejo en Siberio ĝis 1956[37]. Post sia liberigo, li translokiĝis por vivi en la urbo Boppard en Okcidenta Germanio ĝis sia morto la 27-an de februaro 1989 en la aĝo de 93.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Skosirev estis unu el la faktoroj kiuj kaŭzis la malfermon de Andoro al la mondo, kaj multaj el la iniciatoj kiujn li prezentis en la konstitucio estis efektivigitaj poste. Krome, la alportado de tabakkultivaĵoj al la regiono estas atribuita al li en la princlando.
Pluraj libroj estis verkitaj pri lia vivo, kaj en 2006 teatraĵo nomita "Borís I (el rei d'Andorra)" estis enscenigita en Barcelono priskribanta lian vivon[38][39].
La domo kie Skosirev loĝis en la distrikto de Sant Julià de Lòria, unu el la paroĥoj de Andoro, estas nomita la "rusa domo" ("casa del Russos") kaj havas ekspozicion pri lia vivo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Boris Skossyreff. Arkivita el la originalo je 2020-08-03. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ Boris Mikhailovich Skossyreff (1896-1989) - Find... (angle). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ (2007) Boris I, Rey De Andorra, 1‑a eldono, Ediciones Destino.
- ↑ p2, , "Russian Officer's Story. Relatives murdered by Bolshevists", The Times, 13 January 1919.
- ↑ Office, Great Britain Foreign. (1969) Index to the Correspondence of the Foreign Office for the Year (angle). Kraus-Thomson.
- ↑ Leonardo, Ana Cristina, 1959-. (2018) O centro do mundo, 1‑a eldono. ISBN 978-989-722-515-4. OCLC 1039007007.
- ↑ Борис I: правитель Андорры из Вильно (litove) (2018-07-09). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ . Блоги / Diletant.media: Борис I: правитель Андорры из Российской империи (ruse). Alirita 2020-05-24 .
- ↑ Izu, Miguel. El Rey de Andorra (hispane). Editorial Almuzara. ISBN 978-84-17558-35-2.
- ↑ . Boris 1e, le mystérieux roi d'Andorre venu de Russie (fr-FR) (2020-02-07). Arkivita el la originalo je 2020-09-27. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ p11, , "No King for Andorra. Offer from Chicago Declined", The Times, 3 March 1934.
- ↑ The Russian King of Andorra: Fantasies and Facts (angle) (10 July 2013). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ Affinati, Riccardo. (2015-11-27) Città fatali II (itale). Soldiershop Publishing. ISBN 978-88-99158-97-2.
- ↑ d'auteurs, collectif. (2018-05-17) Jeux Floraux des Pyrénées - Anthologie 2018 (france). Lulu.com. ISBN 979-10-90416-28-4.
- ↑ "The Andorran Pretender," The Times, 19 julio 1934.
- ↑ d'auteurs, collectif. (2018-05-17) Jeux Floraux des Pyrénées - Anthologie 2018 (france). Lulu.com. ISBN 979-10-90416-28-4.
- ↑ Banks, William C.. (1997-05-05) Political Handbook of the World 1997 (angle). CQ Press. ISBN 978-0-933199-12-5.
- ↑ d'auteurs, Collectif. (2020-05-11) Jeux Floraux des Pyrénées - Anthologie 2020 (france). BoD - Books on Demand. ISBN 979-10-90416-37-6.
- ↑ Eccardt, Thomas M.. (2005) Secrets of the Seven Smallest States of Europe: Andorra, Liechtenstein, Luxembourg, Malta, Monaco, San Marino, and Vatican City (angle). Hippocrene Books. ISBN 978-0-7818-1032-6.
- ↑ Augustin, Byron. (2009) Andorra (angle). Marshall Cavendish. ISBN 978-0-7614-3122-0.
- ↑ Baldacchinoel, Godfrey. (2020-03-28) Handbook on the Politics of Small States (angle). Edward Elgar Publishing. ISBN 978-1-78811-293-2.
- ↑ . Boris Skossyreff and monarchical Andorra (angle) (2015-06-04). Arkivita el la originalo je 2015-09-07. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ Eccardt, Thomas M.. (2005) Secrets of the Seven Smallest States of Europe: Andorra, Liechtenstein, Luxembourg, Malta, Monaco, San Marino, and Vatican City (angle). Hippocrene Books. ISBN 978-0-7818-1032-6.
- ↑ Tagliabue, John, "Hard times fall in the valleys of Andorra", The New York Times, 2008-03-24. (en-US)
- ↑ p3, , "Boris the First arrested", The New York Times, 21 July 1934.
- ↑ Nogueira, Adeilson. (26 March 2018) Moedas De Andorra (portugale). Clube de Autores (managed).
- ↑ p11, , "Andorran Pretender taken to Madrid. 'A militant Prince'", The Times, 23 July 1934.
- ↑ (July 1934) Mundo hispánico (hispane).
- ↑ p11, , "Andorran Pretender in Prison. Disowned by his 'Subjects'", The Times, 26 July 1934.
- ↑ (1934) “'Spain week by week”, Bulletin of Spanish Studies 11 (44), p. 209–216. doi:10.1080/14753825012331364384.
- ↑ (2002) L'Intermédiaire des chercheurs et curieux (france).
- ↑ . Rei de Andorra viveu em Olhão (pt-PT) (2008-05-26). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ p13, , "'Prince Boris of Andorra'. Arrest in Portugal", The Times, 23 November 1934.
- ↑ Boris I. Arkivita el la originalo je 2020-01-24. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ Leonardo, Ana Cristina, 1959-. (2018) O centro do mundo, 1‑a eldono. ISBN 978-989-722-515-4. OCLC 1039007007.
- ↑ Boris Skossyreff. Arkivita el la originalo je 2020-09-20. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ Boris Mikhailovich Skossyreff (1896-1989) - Find... (angle). Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-05-24 .
- ↑ Morell, Antoni. (1984) Borís I, Rei D'andorra. La Magrana. ISBN 84-7410-157-3.
- ↑ Official website of the play[rompita ligilo]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Barcelona's newspaper La Vanguardia reported interviews with Boris Skossyreff Conversación de los periodistas con Boris I de Andorra (Journalist interview with Boris I of Andorra)
- The Times has a number of articles about Boris Skossyreff - both the takeover and the 1919 incident mentioned above (6 January 1919 p 4, 13 January p 2, 18 January p 5, and 20 January p 5).
- Regional Surveys of the World, Western Europe 2003, Fifth Edition 2003, Editors Juliet Love i Jilian O'Brien
- Thomas Eccardt. Secrets of the Seven Smallest States of Europe. Hippocrene Books, Inc. 171 Madison Avenue, New York, NY 10016. (ISBN 0-7818-1032-9).
- Luis Capdevila. Nouvelle Découverte de l'Andorre. Nouvelles Editions Latines. Paris 1959, p. 180 i següents
- Gerhard Lang-Valchs, Boris von Skossyreff: rey de los andorranos, agente de los alemanes, Círculo Rojo, Almería, 2018 (ISBN 9788491947097)
- Miguel Izu, El rey de Andorra, Editorial Berenice, Córdobam 2018, (ISBN 9788417418625)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (es) Borís Skossyreff: el aventurero ruso que se proclamó Rey de Andorra
- (ru) rg.ru
- (pt) olhao.web.pt, with a photograph of his tombstone.
- (en) informo pri antaŭaj dosieroj ĉe La Naciaj Arkivoj kaj aliaj fontoj.
- (ca,es,en) Kolekto de artikoloj en la kataluna, hispana kaj angla