Benicio Monserrate Rafael del TOro Sánchez (naskiĝis la 19-an de februaro1967 (nun 1967-02-19)) estas portorik-usona aktoro. Li gajnis Oskar-premion, BAFTA-premion, Premion Ora Globo kaj Screen Actors Guild Award por sia rolo de policisto Javier Rodriguez en la filmo Traffic (2000).[1]
Li ankaŭ estas konata pro sia scen-ŝtelanta fuĝrolo kiel la ekscentra, nekomprenebla krimulo Fred Fenster en The Usual Suspects (1995), kiu portis al li lian unuan Independent Spirit Award, Benny Dalmau en Basquiat (1996) portis al li sinsekvan Independent Spirit Award. Pliajn rolojn li havis kiel Dr. Gonzo en Fear and Loathing in Las Vegas (1998), Franky Four Fingers en Snatch (2000), Jackie Boy en Sin City (2005); legenda revolucia Che Guevara en Che (2008) tiu rolo donis al li premion al la plej bona aktoro kaj ĉe la Festivalo de Cannes kaj ĉe la Goja-premio, kaj kiel Alejandro, mistera, senkompata agento en Sicario (2015), por kiu del Toro gajnis plurajn premiojn, inkluzive de la Chicago Film Critics Association Award kaj estis nomumita por tria BAFTA premio.