Azov-bataliono
Azov-bataliono | |
---|---|
Sturmbrigado Azov | |
Jaroj | 5-an de majo 2014 — nun |
Lando | Ukrainio |
Subiĝas al | Ministerio pri internaj aferoj |
Parto de | Nacigvardio |
Tipo | Mekanizita infanterio |
Rolo | Ĝendarmo |
Stabejo | Mariupolo |
Kromnomo | "Nigraj viroj" |
Koloroj | Blua kaj oro |
Bataloj | batalo de Azovstal |
Komandestro | Nikita Nadtoĉij |
Famaj komandestroj | Andrij Biletski Ihor Mosiĉuk Vadim Trojan Maksim Zhorin Denis Prokopenko Anatolij Sidorenko |
La Sturmbrigado "Azov" (ukraine Штурмова бригада «Азов»; Ŝturmova brihada "Azov") ankaŭ konata kiel Azov-regimento (ukraine Полк «Азов»; Polk "Azov"), estas nov-nazia[1] iama milicia grupo kiu nun estas unuo de la Nacigvardio de Ukrainio[2], bazita en Mariupolo, en la Azov-marborda regiono.[3]
Azov formiĝis kiel volontulmilico en majo 2014[4] kiel Azov-bataliono (ukraine батальйон «Азов»; Batalion "Azov"), kaj poste batalis kontraŭ rusaj separismaj trupoj en la Donbasa Milito. Ĝi spertis sian unuan batalsperton dum la repreno de Mariupolo de por-rusaj separistoj en junio 2014. Ĝi estis komence organizita kiel volontula polickompanio, kaj poste, la 12an de novembro 2014, Azov estis integrigita en la Nacigvardio[5] kiel Specialaj Operaciaj Taĉmentoj "Azov" (ukraine Окремий загін спеціального призначення «Азов»; Okremij zahin spetsialnoho priznaĉennia "Azov").
La bataliono estis akuzita pri torturo kaj militkrimoj, same kiel nov-naziaj simpatioj[6] [7]. Ĝi uzis polemikajn simbolojn[8], ilia emblemo reprezentas la Wolfsangel, nazian simbolon uzitan fare de la dua SS Panzer Division Das Reich. Azov-reprezentantoj asertis ke la emblemo estas mallongigo de "Nacia Ideo" (ukraine: Ідея Нації) kaj neas ligojn kun novnaziismo.[12] En marto 2015, batalionreprezentanto deklaris al USA Today ke proksimume 10-20% de la taĉmentanaro estis nazioj[9]. La Usona Kongreso blokis armean helpon al Azov en 2018 pro ĝia blankul-supereca ideologio[10]. Membroj de la bataliono venis el 22 landoj kaj estas de diversaj fonoj[11][12]. En 2017, la grandeco de la regimento estis taksita je pli ol 2,500 membroj[13], sed antaŭ 2022, ĝi estis taksita je 900 membroj[14].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rise of Far-Right Extremism in the United States[rompita ligilo] ([1] CSIS, 7-a de novembro 2018
- ↑ lets loose Men in Black ([2]) The Times, 14-a de februaro 2022
- ↑ THE SEPARATISTS FIRED ON A BUS WITH FIGHTERS OF THE "AZOV" SPECIAL POLICE BATTALION (angle). Ministry of Internal Affairs of Ukraine (2014-05-07). Arkivita el la originalo je 2018-12-13. Alirita 2024-03-14 .
- ↑ crisis: Inside the Mariupol base of the controversial Azov battalion ([3]) ABC News, 23-a de marto 2015
- ↑ a Far-Right Battalion Became a Part of Ukraine’s National Guard ([4]) Vice, 16-a de februaro 2022
- ↑ "Азова" заперечує зв'язок символіки батальйону з нацизмом[rompita ligilo] ([5])
- ↑ Azov, the far-Right brigade killing Russian generals and playing a PR game in the Ukraine war The Dily Telegraph, 18-a de marto 2022
- ↑ "Campfire Songs and Kalashnikovs" ([6]) Foreign Policy, 30-a de decembro 2018
- ↑ buses-separatists/24664937/|"Volunteer Ukrainian unit includes Nazis"[rompita ligilo] USA Today, 10-a de marto 2015
- ↑ bans arms to Ukraine militia linked to neo-Nazis ([7]) The Hill, 27-a de marto 2018
- ↑ a Swedish Sniper Found Redemption in the Ukraine War[rompita ligilo]([8]) dailysignal.com, 11-a de aprilo 2018
- ↑ или манипуляция: усиливается ли притеснение евреев в Украине?[rompita ligilo] ([9]) BBC News, 14-a de majo 2018
- ↑ Deutsche heuern bei rechtsextremem ukrainischen Bataillon an ([10])Der Spiegel, 11-a de novembro 2017
- ↑ Who are Ukraine’s far-right Azov regiment? (Profile: Who are Ukraine’s far-right Azov regiment? (arkivo), Al Jazeera, 1-a de marto 2022
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Paweł Terpiłowski, Polska w doktrynie geopolitycznej Ruchu Azowskiego (Pollando en geopolitika doktrino de Azova Movado). „Wschodnioznawstwo”, p. 193–203, 2017. Instytut Studiów Międzynarodowych (Universitato de Vroclavo), Oficyna Wydawnicza Arboretum. ISSN 2082-7695