Attila Csikós
Attila Csikós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1942 en Uĵhorodo |
Morto | 8-an de februaro 2017 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1962–1967) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto ĉefdekoraciisto scenografo kostumdezajnisto |
TTT | |
Retejo | http://csikosattila.com |
Attila Csikós [atila ĉikOŝ] (laŭ hungarlingve kutima nomordo Csikós Attila, naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1942 en Hungario en Ungvár, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio, mortis la 8-an de februaro 2017 en Budapeŝto) estis hungara arkitekto, dekoraciisto, kostumisto. [1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Csikós jam inter 1958-1960 estis dekoraciisto en amatora trupo en Budapeŝto, poste en malgrandaj teatrejoj. Inter 1965-1975 li estis vicdekoraciisto de Festivalo de Bayreuth. Li akiris diplomon en Industriarta Artlernejo en 1967. Ekde la sekva jaro li estis dekoraciisto ĝis 1979 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Lia unua memstara dekoracia tasko estis Giuseppe Verdi: Il Trovatore. En la sekvaj jaroj li laboris en aliaj teatroj, ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto), Teatro Madách, Teatro Erkel, krome li laboris ankaŭ eksterlande. Li ricevis premion Kossuth en 2001, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li estis nomumita eterna membro de la Budapeŝta Operejo en 2013.
Elektitaj dekoraciaj laboroj en teatroj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk; opera versio)
- Richard Wagner: Die Walküre
- Giuseppe Verdi: Rigoletto, Aida
- Gioacchino Rossini: La barbiro de Sevilo
- Ŝekspiro: Rikardo la 3-a
Elektitaj dekoraciaj laboroj en filmoj
[redakti | redakti fonton]- Az úr a pokolban is úr (1970) en Hungara Televizio
- Bánk bán (Banuso Bánk; televizia versio) (1986)
- Bánk bán (Banuso Bánk; filma versio) (2002)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- televizia intervjuo
- [2] Arkivigite je 2013-12-11 per la retarkivo Wayback Machine