Saltu al enhavo

Aruĝavank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aruĝavank
kultura havaĵo, kristana preĝejo [+]
Koordinatoj40° 17′ 21″ N, 44° 4′ 50″ O (mapo)40.28910644.080614Koordinatoj: 40° 17′ 21″ N, 44° 4′ 50″ O (mapo)

Estiĝo7-a jarcento

Aruĝavank (Armenio)
Aruĝavank (Armenio)
DEC
Lokigo de Armenio en mondo

Map
Aruĝavank
Vikimedia Komunejo:  St. Grigor Church of church complex in Aruch [+]
vdr

AruĝavankKatedralo de Aruĝ (armene Արուճավանք; krome Sankta Gregorio) estas armena preĝejo kiu apartenas al la Armena Apostola Eklezio, kiu troviĝas sur ŝtona altebenaĵo ĉe la okcidenta parto de la monto Aragaco en vilaĝo Aruĝ, Aragacotno, Armenio. Laŭ murosurskriboj en la orienta muro kaj manuskriptoj skribitaj de historiistoj Ghevond, Hovhannes Drasĥanakerci, kaj Stepanos Asoghik, la preĝejo kaj apudaj konstruaĵoj estis komisiitaj de la princo Gregorio Mamikonjan kaj lia edzino Heghine inter 661-682 p.K. Arkitekture ĝi estas unu el la plej gravaj armenaj preĝejoj de la Mezepoko kaj ankaŭ unu el la plej grandaj[1].

Aruĝ fariĝis citadelo en la malfrua mezepoko. La ruinoj de la palaco estis elfositaj en 1947 kaj inter 1950 kaj 1952. La restaĵoj de du strukturoj de la palaca komplekso de Princo Gregorio Mamikonjan estis trovitaj sur la suda flanko de la preĝejo Sankta Gregorio. Estas ia diskutado pri la ĝusta dato de la kompletiĝo de ĉi tiu preĝejo pro la referenco en la surskribo al la regado de la bizanca imperiestro Konstanteno la 3-a (641). Laŭ Marr, Haroutyunyan kaj Manutcheryan, oni kredas, ke ekzistas konfuzo kun la imperiestro Konstanto la 2-a (641-668)[2].

La preĝejo estis restarigita dum 1946-1948, krom la tamburo kaj kupolo. La preĝejo estis vaste damaĝita de tertremoj kaj eble de sia uzo kiel fortikaĵo en la 16a kaj 17a jarcentoj (Oramanian, 1948).

Arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

Aruĝavank estas kupola halo ununura-nava baziliko. Ĝia tamburo poste kolapsis antaŭ restarigaj klopodoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Encyclopedia of Armenia; Armenian Studies Program at CSU, Fresno
  2. Different historians give the completion date as follows: 668 according to Strzygowski, 1918 and Der Nersessian, 1969; 670's according to Mnatsakanyan in Aknark, 1964, and Haroutyunyan 1975; 666 by Manutcheryan, 1977.