Saltu al enhavo

Arondismento Perpignan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arondismento Perpignan
france: Arrondissement de Perpignan

katalune: arrondiment de Perpinyà

okcitane: arrondiment de Perpinhan

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Orientaj Pireneoj (Pirenèus Orientals/Pyrénées-Orientales)
Ĉefurbo Perpignan
Areo 1 317 km² (131 700 ha)
Loĝantaro 295 776 (2022)
Denseco 225 loĝ./km²
INSEE-kodo 662
Komunumoj 39
Vikimedia Komunejo: Perpignan

La arondismento Perpinjano (france arrondissement de Perpignan, katalune arrondiment (districte) de Perpinyà, okcitane arrondiment de Perpinhan) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Orientaj Pireneoj, france Pyrénées-Orientales [piʁene oʁjɑ̃tal], katalune Pirineus Orientals, okcitane Pirenèus Orientals, en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Perpignan, katalune Perpinyà, okcitane Perpinhan, en Esperanto Perpinjano. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 295 776 personoj sur areo de 1 317 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 225 loĝantoj/km².

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 14 kantonoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]