Saltu al enhavo

Antarkta pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antarkta pingveno
Antarkta pingveno, sur Insulo Livingstono, Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Okcidenta Antarkto
Antarkta pingveno, sur Insulo Livingstono, Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Okcidenta Antarkto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Pygoscelis
Specio: P. antarctica
Pygoscelis antarctica
(Forster, 1781)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Antarkta pingveno (Pygoscelis antarctica) aŭ Mentonbenda pingveno estas specio de pingveno kiu troviĝas en Antarkto kaj insuloj Sud-Sandviĉinsuloj, Deception, Sudaj Orkadoj, Sudaj Ŝetlandaj, Sud-Georgio, Bouvet kaj Balleny. Ties anglalingva nomo Chinstrap (mentonbenda) derivas el mallarĝa nigra bendo sub ties kapoj kiu ŝajnigas ilin kvazaŭ portantaj nigrajn kaskojn, kio faras ilin unu el plej facile identigeblaj tipoj de pingveno. Laŭ tio la specio povas ricevi ankaŭ tiun alternativan nomon kune kun la adapto de la latina scienca nomo. Aliaj nomoj por tiu specio estus "Ringopingveno", "Barbopingveno", kaj "Ŝtonrompa pingveno" pro ties akra alvoko.

Antaŭ vido de la kapo.

Antarktaj pingvenoj povas kreski ĝis 68 cm longaj kun pezo de 6 kg;[1] tamen, ties pezo povas fali tiom malalte kiom ĝis 3 kg depende el la reprodukta ciklo. Maskloj estas kaj pli grandaj kaj fortikaj ol inoj.[2][3]

La naĝiloj de plenkreskulo de Antarkta pingveno estas nigraj kun blanka bordo; la internaj bordoj de la naĝiloj estas blankaj. La vizaĝo estas blanka etende malantaŭ la okuloj, kiuj estas ruĝec-brunaj; ankaŭ la mentono kaj gorĝo estas blankaj, dum la mallonga beko estas nigra. La fortaj kruroj kaj la membranaj piedoj estas rozkoloraj. La blankanigra plumaro de la Antarkta pingveno helpas al kamuflo en akvo el predantoj kiaj fokoj. Vidita de sube, la birda nigra dorso miksiĝas en malhelo de akvo sube, dum la birdaj blankaj subaj partoj miksiĝas al la sunbrilo supre se vidita el sube.[4]

Ties dieto konsistas el krilo, salikokoj kaj fiŝoj, por kio ili devas naĝi ĝis 80 km el la marbordo ĉiutage. La Antarkta pingveno kapablas elteni naĝadon en frostaj akvoj pro ties ege pretaj plumoj, kiuj havigas akvimunan ŝirmecon. Ankaŭ dika tavolo el graso havigas izoladon, same kiel sangaj vaskuloj en naĝiloj kaj kruroj evoluis komplikajn strukturojn por konservi varmon.[4]

Ili loĝas sur dezertaj insuloj kaj dum vintro ariĝas sur grandaj glacimontoj de ĉeantarkta mondoregiono kaj ĉe Antarkta Duoninsulo; tamen ili postulas solidan, senneĝan grundon por nestumado. La ĉefaj predantoj de la Antarkta pingveno estas la foka marleopardo. La 16 milionoj da Antarktaj pingvenoj havas tipajn vivodaŭrojn de 15–20 jaroj.

La Antarktaj pingvenoj estas konsiderataj la plej agresemaj specioj de pingvenoj.[5]

Predantoj

[redakti | redakti fonton]

La ĉefa predanto de plenkreskuloj de Antarkta pingveno estas la marleopardo. Sed predas kaj ovojn kaj idojn ankaŭ birdoj, kiaj la ĥionoj kaj la bruna rabmevo.

Plenkreskulo kun junuloj.

Ili konstruas cirklajn nestojn sur tero el ŝtonoj, kaj demetas du ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ kaj masklo kaj ino laŭ vicoj de 6 tagoj. La eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 37 tagoj, kaj la idoj havas lanugecajn grizajn dorsojn kaj blankajn fruntojn. La ido resstas surneste dum 20 al 30 tagoj antaŭ ariĝi al idovartejo. Post ĉirkaŭ 50 aŭ 60 tagoj, ili mudas, akiras siajn plumarojn de plenkreskuloj kaj iras al maro.

Ĵusa studo ĉe kolonio de antarktaj pingvenoj (Pygoscelis anctarticus), kiu uzis dedistance kontrolitajn elektroencefalogramojn plu filmetojn kaj rektan observadon de la birdoj, montris, ke kap-balanciĝa dormeto estas precize kiel la plenkreskuloj kiuj zorgas la nestojn kaj idojn - dum la partneroj forestas dum tagoj ĉemare por manĝi ‒ sukcesas akumuli la necesan dormemon de ĉirkaŭ 11 horoj tage. Tiucele ili faras pli ol 10 000 kap-balanciĝajn dormetojn, averaĝe nur de po kvar sekundoj. Tio tuŝas foje unu cerban duonsferon kaj foje ambaŭ. Tiu kurioza konduto ebligas ilin ripozi tion necesan kaj kontinue kontroli ovojn kaj idojn, kontraŭ entrudulaj pingvenoj kaj eblaj predantoj kiel rabmevoj.[6]

Roy kaj Silo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo And Tango Makes Three.
Antarktaj pingvenoj klopodantaj iri al montoglacio en Antarkto.

En 2004, du maskloj de Antarkta pingveno nome Roy kaj Silo en la Centraparka Bestoĝardeno, Novjorko, formis parligon kaj laŭvice klopodis “kovi” rokon; tiu estis anstataŭata de zorgisto pere de fruktodona ovo, kaj la paro sekve elovigis kaj zorgis la idon. Pingvenoj nature kovas ovojn kaj estas sociaj bestoj. Porinfana libro nome And Tango Makes Three estis verkita baze sur tiu okazo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Pezo de Antarkta pingveno Arkivigite je 2008-06-02 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-26. Alirita 2013-11-02.
  3. [1]
  4. 4,0 4,1 "Chinstrap Penguin Fact Sheet, Lincoln Park Zoo".
  5. [2]
  6. Libourel, P.-A., Lee, Y., Achin, I., Chung, H., Kim, J., Massot, B. y Rattenborg, C. (2023). "Nesting chinstrap penguins accrue large quantities of sleep through seconds-long microsleeps." Science, 382 (6674): 1026-1031. DOI: 10.1126/science.adh0771 Citita en "Noticias científicas" Aves y naturaleza, nº 42, p. 15.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]