Anacharsis Cloots
Anacharsis Cloots | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean-Baptiste du Val-de-Grâce, baron de Cloots Jean-Baptiste Cloots | |||||
Naskonomo | Jean-Baptiste Cloots | ||||
Naskiĝo | 24-an de junio 1755 en Kleve | ||||
Morto | 24-an de marto 1794 en Parizo | ||||
Mortis per | Senkapigo vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Hébertists (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Anacharsis Cloots • Ali Gier-Ber • L' Orateur du genre humain • Un Prussien vd | ||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La barono Jean-Baptiste de Cloots, ankaŭ konata sub la nomo Anacharsis Cloots (Esperante Anaĥarsis Kluc), naskita la 24-an de junio 1755 en la kastelo de Gnadentalh, ĉirkaŭ Kleve en Germanio, kaj gilotinigita la 24-an de marto 1794 en Parizo, estis prusa pensulo kaj politika aktivulo, honorcivitano de Francio ekde la 26-an de junio 1792, fervora subtenanto de la franca revolucio kaj de ateismo [1][2].
Eble li estis la unua en la historio por pledi pri monda registaro, longe antaŭ Albert Camus kaj Albert Einstein, li estis mondfederisto kaj internaciisma anarkiisto. Li estis kormnomita "oratoro de la homaro", "civitano de la homaro" kaj "persona malamiko de Dio" [3].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskita en nederlanddevena nobela prusa familio, li heredis grandan monsumon; erudiciulo, konfirmita kritikanto de la religioj, Cloots famiĝis, jam antaŭ la franca revolucio, pro siaj francemaj opinioj: en 1786, en libro nomigita Vœux d'un Gallophile (Deziroj de Gaŭlemulo), li subtenis la aneksadon de la teritoriojn maldekstre de la Rejno fare de Francio.
Fine de 1789, li transloĝiĝis en Francio kaj instigis la diversajn registarojn disvastigi la revoluciajn ideojn tra Eŭropo. Li skribis en sia libro Motion (Mocio): "Religio estas rilato inter Dio kaj mia konscio; kaj ne inter Dio kaj konscioj komune konsiderataj". Ŝanĝinte sian nomon al "Anacharsis", li sin proklamis "Oratoro de la homa gento" kaj publikigis ekde 1792 L'Orateur universel (La universala Oratoro). Tamen, en 1791, li defendis kontraŭ la jakobenoj la konservadon de la sklavisma sistemo en la francaj kolonioj, opiniinte ke tiom radikala reformo estas tro frua.
Li estis proklamita franca civitano fare de la franca nacia leĝodona asembleo la 26-an de aŭgusto 1792[4], kaj estis voĉdonita deputito de Oise en la franca Konvencio en septembro kie li apogis la masakrojn («purigan baloton en la prizonoj»); li unuatempe estis proksima de la ĝirondanoj Jean-Marie Roland kaj Jacques Pierre Brissot. Sed en 1793, dum la proceso de la reĝo (kiun Cloots nomis "Ludoviko la lasta"), li proksimiĝis al la montaruloj voĉdonante por la ekzekuto de la reĝo sen alvoko al popolo kaj sen prokrasto. Aprile, li voĉdonis kontraŭ la akuzo kontraŭ Marat. Li estis la prezidanto de la klubo de la jakobenoj fine de 1793, ĵus antaŭ sia falo.
Laŭ instigo de Robespiero, kiu riproĉis al Cloots lian revon pri universala respubliko, lia «konkerfuriozeco» kaj lia militanta ateismo, kuraĝigita de la agresaj rimarkoj de Camille Desmoulins formulitaj en la numero 2 de la Vieux Cordelier (Malnova Kordisto), la franca Konvencio voĉdonis sian elfranciigon (kaj ankaŭ tiun de la usonano Thomas Paine) konsiderante ilin kiel fremdulojn, la 6-an de nivozo ano II (la 26-an de decembro 1793). Li estis arestita du tagojn poste, enprocesigitan antaŭ la revolucia Tribunalo, kadre de la proceso de la hebertistoj, kaj mortkondamnita kaj ekzekutita la 4-an de ĝerminalo jaro II (la 24-an de marto 1794) kun aliaj mortkondamnitoj el kiuj Hébert, Ronsin, Proly, Momoro, Vincent kaj Jean-Baptiste Mazuel. Li preferis esti gilotinigita laste.
Omaĝoj
[redakti | redakti fonton]Joseph Beuys (1921-1986), kiu admiris la spiriton kaj kosmopolitismon de Anacharsis Cloots, omaĝis lin malfrue post lia morto, interalie eĉ nomiĝante Joseph-Anacharsis Clootsbeuys.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Écrits révolutionnaires, 1790-1794 (Revoluciaj skribaĵoj, 1790-1794), prezentita de Michèle Duval, Parize, eldonado Champ Libre, 1979.
- Certitude des preuves du mahométisme ou réfutation de l’examen critique des apologies de la religion mahométane, Londone, 1780, disponebla en Google Books.
- Lettre sur les juifs à un ecclésiastique de mes amis, Berline, 1782, disponebla en Collections Europeana.
- L’Alcoran des princes, Sankt-Petersburge, 1783.
- Voeux d'un gallophile (Deziroj de Gaŭlemulo), 1786, disponebla en Google Books.
- Motion (Mocio), 1790, disponebla en Internet Archive
- Adresse d’un Prussien à un Anglais [Edmond Burke], 1790, disponebla en Gallica
- Anacharsis à Paris, 1791, disponebla en Internet Archive
- Correspondance avec le chevalier d'Éon, 1791.
- L’Orateur du genre humain ou dépêche du prussien Cloots au prussien Hertzberg, 1791, disponebla en Google Books.
- La république universelle ou adresse aux tyrannicides, 1792, disponebla en Google Books
- Bases constitutionnelles de la république du genre humain, 1793, disponebla en Google Books.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Doyle, William (1989); The Oxford History of the French Revolution; Clarendon Press. See p. 160: "... Anacharsis Clootz, a wealthy Prussian nobleman, who had left France in 1785 vowing never to return until the Bastille had fallen."
- ↑ (2012) “Conceiving the Republic of Mankind: The Political Thought of Anacharsis Cloots”, History of European Ideas 38 (4), p. 550–569. doi:10.1080/01916599.2011.648772. 145177201.
- ↑ Siegfried Weichlein, "Cosmopolitanism, Patriotism, Nationalism", Unity and Diversity in European Culture C. 1800, ed. Tim Blanning and Hagen Schulze (New York: Oxford University Press, 2006), 96.
- ↑ Dekreto de la 26-a de aŭgusto 1792
Tiu artikolo estas traduko de la franclingva artikolo « Anacharsis Cloots »