Alfred Sisley
Alfred Sisley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1839 en former 4th arrondissement of Paris |
Morto | 29-an de januaro 1899 (59-jaraĝa) en Moret-sur-Loing |
Mortokialo | Laringa kancero |
Tombo | Moret-sur-Loing |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Francio (1889–) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | William Sisley |
Patrino | Felicia (Félicité) Sell (en) |
Frat(in)oj | Aline-Frances Sisley (en) kaj Emilie Sisley (en) |
Edz(in)o | Marie-Louise Adélaïde-Eugénie Lescouezec (en) (1897–) |
Amkunulo | Marie-Louise Adélaïde-Eugénie Lescouezec (en) (1866–) |
Infanoj | Jeanne Sisley (en) ( Marie-Louise Adélaïde-Eugénie Lescouezec (en) ) Pierre Sisley (en) ( Marie-Louise Adélaïde-Eugénie Lescouezec (en) ) |
Parencoj | Jean Sisley (nevo) Jean Sisley (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | pentristo litografisto gravuristo per akvaforto vidartisto |
Verkoj | L'Inondation à Port-Marly Le chemin de la Machine, Louveciennes La Place du Chenil à Marly, effet de neige |
Alfred Sisley (naskiĝis la 30-an de oktobro 1839 en Parizo, mortis la 29-an de januaro 1899 en Moret-sur-Loing) estis franca-brita impresionisma pentristo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]De anglaj gepatroj, li estis sendita al Anglio por lerni la lingvon kaj fari studojn de komerco, male al liaj artistaj deziroj. Li tre ŝatis pentradon kaj eniris en la studion de Charles Gleyre kie li konatiĝis kun Pierre-Auguste Renoir kaj Frédéric Bazille. La Francia-Prusia Milito de 1870 ruinigis lian familion kaj devigis Sisley foriri al Londono. Li tiam decidis fariĝi pentristo. En 1874 li ekspoziciis en la unua ekspozicio de impresionistoj kaj li daŭrigis en 1876, 1877 kaj 1882.
Sisley estis eminenta pejzaĝisto, kio distingis lin de liaj impresionistaj kolegoj per la decidiga interveno en liaj pentraĵoj de la plej nepeseblaj elementoj: akvo, neĝo, ĉielo, nebulo, tiamaniere ke li estis konsiderata, kune kun Claude Monet, kiel unu el la plej puraj impresionistoj. Inter 1872 kaj 1880 li faris la plejbonon de sia produkto: pejzaĝoj de granda spontaneco de la ĉirkaŭaĵoj de Parizo, de Marly, Louveciennes, Bougival, Sèvres, Saint-Cloud aŭ Meudon.
Sisley neniam atingis la renomon de la plejparto de siaj impresionistaj kunuloj kaj vivis en mizero ekde kiam li ĉesis ricevi monhelpon de sia familio. Tiu situacio okazis pro la sinko de la familia negoco en 1871. Li mortis same kiel li vivis, en malriĉeco, antaŭ ol povi konstati kiel siaj pentraĵoj, kiujn en angoraj momentoj de malhavo li vendis je mokindaj prezoj, iom antaŭ sia morto komencis esti aprezataj de la kritiko kaj de la publiko kaj atingis altajn valorojn en la arta merkato.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Vido de kanalo Saint-Martin, 1870, Musée d'Orsay, Parizo
- Kanalo Saint-Martin, 1872, Musée d'Orsay, Parizo
- Ponteto de Argenteuil, 1872, Musée d'Orsay, Parizo
- Strato de la Chaussée en Argenteuil, 1872, Musée d'Orsay, Parizo
- Regattoj en Molesey, 1874, Musée d'Orsay, Parizo
- Sub la ponto de Hampton Court, 1874, Kunstmuseum Winterthur, Vinterturo
- Vilaĝo de Voisins, 1874, Musée d'Orsay, Parizo
- Sejno en Port-Marly - sablo-amasoj, 1875, Arta Instituto de Ĉikago, Ĉikago
- Inundo en Port-Marly, 1876, Musée d'Orsay, Parizo
- La bordoj de rivero Oise, 1877-1878, Nacia Galerio de Arto, Vaŝingtono
- Ripozo ĉe bordo de rivereto. Rando de arbareto, 1878, Musée d'Orsay, Parizo
- Malgrandaj herbejoj en printempo, 1880-1881, Nacia Galerio, Londono
- Rivero Loing en Saint-Mammès, 1885, Muzeo Malraux, Le Havre
- Vido de Saint-Mammès, MNAC de Barcelono
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Avenuo de kaŝtanarboj apud La Celle-Saint-Cloud, 1865
-
Ponto en Villeneuve-la-Garenne 1872
-
Ponto en Hampton Court, 1874
-
Akvobaraĵo de Molesey - matene, 1874
-
Regatto en Hampton Court, 1874
-
Regatto en Molesey, 1874
-
Herbejo, 1875
-
Teraso de Saint-Germain en printempo, 1875. Walters Art Museum
-
Inundo en Port-Marly, 1876. Musée d'Orsay, Parizo
-
Inundo en Port-Marly, 1876. Musée d'Orsay
-
Vido de Saint-Mammès, (ĉ. 1880). Walters Art Museum
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfred Sisley en la hispana Vikipedio.