Abatejo Mönchroden
Abatejo Mönchröden de la benediktanoj situanta en Rödental, sur pitoreska altaĵo de rivero Röthen nordoriente de Koburgo, estas eĉ pli aĝa ol la proksimaj konventoj cisterciana (Sonnefeld) kaj la franciskana (Koburgo). Ĉiuj tri ne postvivis la Reformacion.
Mönchröden-konvento estis fondita de Hermann Sterker, burggrafo de Meißen, sur sia bieno Rothine, kaj estis donita al la episkopo de Würzburg Siegfried, kiu konfirmis ĝin en 1149. Post la formorto de la Sterker-oj transprenis la voktujon la grafoj de Henneberg. Post nupto de hennebergianino kun la margrafo Frederiko la 3-a (Meißen) ekposedantis la saksa elektoprinco. Dum florado submetiĝis pli ol 40 vilaĝoj kaj domaroj en la ĉirkaŭaĵoj al Mönchroden. Arbaroj kaj fiŝbredo ĉefas; la frokuloj ofte estas nobelaj. Komence de la 15-a jarcento la enkonventaj moroj iom malboniĝis, estis diboĉoj kaj neobeado al monaĥaj reguloj. La reganto de la lando duko Vilhelmo la 3-a eĉ sendis administranton por reorganizi la financojn. Krom tio, kvar monaĥoj el la reformita monaĥejo Sankta Egidio de Nurenbergo estis alvokitaj kaj abato Heinrich Prunner abdikis.
En 1446 la nurenbergano Ulrich Wochner estis elektita abato kaj la monaĥejo aliĝis al la reformmovado de Kastl. Ene de mallonga tempo, per modernigoj, novaj akiroj kaj plibonigita administrado, Mönchröden revivigis sian ekonomian forton. Sekve abato Ulrich eĉ fariĝis vizitanto de ĉiuj benediktinaj monaĥejoj en la diocezoj de Bamberg kaj Würzburg. Post tri jardekoj da abateco, la postanto Benedikt decidis aliĝi al la reformkongregacio de Bursfeld. Li subtenis la teologiajn studojn de la monaĥoj per aĉeto de libroj kaj manuskriptoj kaj plibonigis la ekonomion per profitorientita administrado. La origine tre simplan preĝejon Sanktaj Mario kaj Valpurgo tiam oni pligrandigis.
La lasta abato de Mönchröden, Nikolao Hielbrand, uzis konsiderindajn financajn rimedojn por la riparo kaj nova vastigo de la monaĥejoj. La refektorio estis rekonstruita en 1516; la prelatejo en 1521 estis rekonstruita kaj ornamita per gotika kapelĉambro. Abato Nikolao estis en daŭra konflikto kun la najbara nobelaro kaj la kamparanoj kaj la klostro alfrontis marodojn. Post lia morto en 1525 Reformacio atingis Mönchröden. La konstruaĵoj estis uzataj ekde 1526 kiel loĝejoj por la franciskanoj de Coburg. Prioro Valentin Mullner verkis ankaŭ la Codex Monachi Rothensis, altvaloran kolekton de kopioj de dokumentoj. Ekde 1538 ĉio venis sub ekskluzivan sekularan administradon.
Dum la Tridekjara Milito, la monaĥeja preĝejo estis detruita per fajro. En 1788, la mezepoka sakralejo estis mallongigita al torso. Dum renovigo en la 1980-aj jaroj, malfrugotikaj freskoj estis malkovritaj en la preĝejo. Ok skulptitaj reliefoj kun scenoj el la vivo de Mario (de ĉirkaŭ 1500) admireblas hodiaŭ en la kolektoj de citadelo de Koburgo. Tomboslaboj de kelkaj abatoj (Heinrich; Johannes Nechauer; Ulrich Wochner) memorigas onin pri la glora sakrala pasitenco. La eksa refektorio estas nun uzata kiel komunuma domo. La kirko en niaj tagoj estas sub patroneco de Kristo. Prelatejo kun masivaj grejsaj kvadroj kaj mezepokaj volbetoj tre rekomendindas je vizito.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Reinhardt Butz, Gert Melville: 850 Jahre Mönchröden: Die ehemalige Benediktinerabtei von der ersten Erwähnung 1149 bis zur Reformation (=Schriftenreihe der Historischen Gesellschaft Coburg, 13), Coburg 1999, ISSN 0947-0336
- Alfred Wendehorst: "Die fränkischen Benediktinerabteien und die Reformation". Ĉe: Elmar Hochholzer (eld.): Benediktinisches Mönchtum in Franken vom 12. bis zum 17. Jahrhundert. Zum 400. Todestag des Münsterschwarzacher Abtes Johannes IV. Burckhardt, Vier-Türme-Verlag, Münsterschwarzach 2000, ISBN 3-87868-173-9, p. 179–194
- Lothar Hofmann: Denkmale Region Coburg - Neustadt - Sonneberg: Orte der Einkehr und des Gebets. Historische Sakralbauten. Ein Führer durch die Kirchen der Landkreise Coburg und Sonneberg, Verlag Gerätemuseum des Coburger Landes, Ahorn 2007, ISBN 3-930531-04-6, p. 78