10208 Germaniko
10208 Germaniko | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10208 Germanicus |
Aliaj nomoj | 1997 QN1; 1987 QJ7; 1994 WP12 |
Nomita laŭ | Germaniko vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Antonio Vagnozzi |
Dato de malkovro | 30-a de aŭgusto 1997 |
Loko de malkovro | Stroncone (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
334,418 Gm (2,235 AU) 267,014 Gm (1,785 AU) 401,822 Gm (2,686 AU) |
Discentreco | 0,2016 |
Meza anomaliangulo | 298,791° |
Klinangulo | 4,557° |
Periodo | 1220,801 tagoj (3,342 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
223,759° |
Argum. de periapsido | 114,491° |
Terdistanco - Minimuma |
116,818 Gm (0,7809 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 3.55 ± 0.2 km Ĉefa korpo : 3.23 ± 0.18 km |
Rotacia periodo | 0,1395 tago (3,3482 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,267 ± 0,027 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,4 |
10208 Germaniko estas tre malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 30-an de aŭgusto 1997 de la itala astronomo Antonio Vagnozzi elde la Observatorio Santa Lucia de Stroncone (Umbrio, Italio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en memoro de la romia generalo Germaniko (latine Caius Julius Caesar Germanicus, -15 – 19), nevo de la romia imperiestro Tiberio. Li verkis plurajn poemojn, inter kiuj Aratea, la latina versio de Phaenomena de Arato, grava astronomia verko en kiu li priskribis la konstelaciojn. En 1963, en Amelia, proksime de Terno, bronza 2-metroj alta statuo pri Germaniko estis trovita.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis identigita de J. Oey, P. Pravec, P. Kusnirak, Yu. Krugly, V. G. Chiorny kaj J. Ries sur bazo de observoj de ĝia luma kurbo de la 6-a de aŭgusto ĝis la 18-a de septembro 2007, anoncita la 25-an de septembro 2007.[1]
Tiu satelito, de diametro de 1,48 ± 0,11 km, orbitas kun orbita periodo de 2,44 ± 0,0008 tagoj (58,56 horoj) kaj granda duonakso taksita je 13 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (10208) Germanicus; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10207 Comeniana | 10208 Germaniko | 10209 Izanako |