Saltu al enhavo

Ĉaparalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉaparalo
planta komunumo [+]
Vikimedia Komunejo:  Chaparral [+]
vdr

Ĉaparalo estas tipo de vegetaĵaro troviĝanta precipe en la usona subŝtato de Kalifornio kaj en la norda parto de Malsupra Kalifornio, Meksiko. Ĝi estas formata sub Mediteranea klimato (mildaj, humidaj vintroj kaj varmaj sekaj someroj) kaj naturaj incendioj, havante somersekec-tolerajn plantojn kun fortaj ĉiamverdaj folioj, kontraste kun la asociaj mildaj folioj, sekaj deciduaj, arbeda plantokomunumo de Kalifornio, troviĝanta ĉe la ĉaparala ekosistemo.

Ĉaparalo de Montoj Sankta Agnezo, ĉe Sankta Barbara, Kalifornio

Laŭ la Kalifornia Akademio de Sciencoj, la ĉaparalo kovras 5 % de la subŝtato de Kalifornio, kaj asocia mediteranea arbustaro aldonan 3,5% [1].

Similaj plantokomunumoj troviĝas en la kvar aliaj mediteraneaj klimatoregionoj tutmonde, nome la Mediteranea Baseno (kie ĝi estas konata kiel makisogarigo), centra Ĉilio, Sudafriko (finboso) kaj en Okcidenta kaj Suda Aŭstralio. Laŭ la Kalifornia Akademio de Sciencoj, la mediteranea arbustaro enhavas pli ol 20 % de la tutmonda plantodiverseco [1].

Kverketejo estus la Esperanta traduko de la vorto Chaparral [ĉaparAl] uzata en la angla kaj en la hispana. La vorto chaparral devenas el la vorto chaparro [ĉapAro], kiu signifas ĉu malgrandan ĉu nanan ĉiamverdan kverkon, kiu siavice devenas el la eŭska vorto txapar [ĉapAr], enhavanta saman signifon.

Plantospecioj

[redakti | redakti fonton]

En Centra kaj Suda Kalifornio la ĉaparalo formas la superregantan vegetaĵaron. Membroj de la ĉaparala bioto indiĝena de Kalifornio, ĉiuj el kiuj tendencas rapide rekreski postincendie, estas la jenaj:

Birdospecioj

[redakti | redakti fonton]

La specifa ekologio de la ĉaparalaj habitatoj enhavas tre grandan nombron de animalaj specioj. Sube estas mallonga listo de birdoj kiuj estas gtrava parto de la ĉaparalaj sistemoj. Tiuj listokomencaj gravas por la sano de la ekosistemo.

Tiuj estas tre komunaj loĝantoj:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 angle [1] Arkivigite je 2014-08-15 per la retarkivo Wayback Machine