Ólafur Ragnar Grímsson
Aspekto
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Ólafur.
Ólafur Ragnar Grímsson (naskiĝis la 14-an de majo 1943 en Ísafjörður) estas islanda politikisto, eksa financministro kaj la kvina prezidanto de Islando. Li estis elektita en 1996 kaj refoje en 2000, 2004, 2008 kaj 2012.
Post frekvento de la Rejkjavika Gimnazio Ólafur Ragnar Grímsson studis ekonomikon kaj politikan sciencon en Britujo, kaj estis dum 18 jaroj profesoro pri politika scienco ĉe la Islanda Universitato. En la jaroj 1987 ĝis 1995 li estis prezidanto de la maldekstra partio Popolunuiĝo.
Ólafur Ragnar Grímsson estas la Alta Protektanto de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Rejkjaviko en 2013.
Antaŭe: | Financministro | Poste: |
---|---|---|
Jón Baldvin Hannibalsson | 28-a de septembro 1988 ĝis 30-a de aprilo 1991 | Friðrik Sophusson |
Antaŭe: | Partiestro de la Popolunuiĝo | Poste: |
---|---|---|
Svavar Gestsson | 1987 ĝis 1995 | Margrét Frímannsdóttir |
Antaŭe: | Prezidanto de Islando | Poste: |
---|---|---|
Vigdís Finnbogadóttir | 1996–2016 | Guðni Th. Jóhannesson |