Ray Bradbury
Ray Douglas BRADBURY (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1920 en Waukegan, Ilinojo; translokiĝis plurfoje kaj ekde 1934 loĝis en Los Angeles; mortis la 5-an de junio 2012[1]) estis usona verkisto. Famaj estas antaŭ ĉio liaj socikritikaj, pesimismaj sciencfikciaj romanoj kaj rakontoj. Krome li verkis dramojn, poemojn kaj filmscenarojn (ekzemple Moby Dick de John Huston en 1956 kaj King of Kings de Nicholas Ray en 1961), kaj eseojn pri arto kaj kulturo.
B. vendis siajn unuajn rakontojn komence de la 1940-aj jaroj al tiel nomataj pulp magazines, gazetoj presigitaj sur malbonkvalita papero.
La nomo de B. estis donita al la asteroido (9766) Bradbury, kaj la kratero "Dandelion Crater" sur la Luno ricevis sian nomon pro lia romano Dandelion Wine.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]Romanoj
[redakti | redakti fonton]- (1953) Fahrenheit 451 (poste bazo de filmo, farita en 1966 de François Truffaut)
- (1957) Dandelion Wine
- (1962) Something Wicked This Way Comes
- (1972) The Halloween Tree
- (1985) Death Is a Lonely Business
- (1990) A Graveyard for Lunatics
- (1992) Green Shadows, White Whale
- (1998) Ahmed and the Oblivion Machines
- (2001) From the Dust Returned
- (2003) Let's All Kill Constance
- (2003) It Came From Outer Space
Rakontaroj
[redakti | redakti fonton]- (1947) Dark Carnival
- (1950) The Martian Chronicles
- (1951) The Illustrated Man
- (1953) The Golden Apples of the Sun
- (1955) The October Country
- (1959) A Medicine for Melancholy
- (1960) R is for Rocket
- (1969) I Sing The Body Electric!
- (1988) The Toynbee Convector
- (1998) Driving Blind
- (2002) One More for the Road
- (2003) Bradbury Stories
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]La sono de la tondro / Ray Bradbury. Trad. Krys Ungar. - En: Orbito nula 1 : sciencfikcio kaj fantasto / Eld.: Miguel Gutiérrez Adúriz, (Liven Dek); p.7 – 24
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Ray Bradbury mortas en Kalifornio" (angle), eld. Yahoo pere de Associated Press, alirdato 2012-06-06