5-a de aprilo
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 5-a de aprilo estas la 95-a tago de la jaro (la 96-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 270 tagoj restas.
Je la 5-a de aprilo okazis, inter alie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1058: Kontraŭpapo Benedikto la 10-a elektiĝis
- 1081: Aleksio la 1-a kroniĝis kiel bizanca imperiestro en Konstantinopolo, alportante Komnenan dinastion al plena potenco - Komnenia restaŭrado
- 1242: Batalo ĉe la Lago Peipsi: duko de Velikij Novgorod Aleksandro Nevskij venkis ordenon de germanaj kavaliroj haltigante por jarcento la germanan ekspansion orienten
- 1253: Franca esploristo Vilhelmo de Rubruk alvenis al Karakorumo, la ĉefurbo de Mongola Imperio
- 1355: Karolo la 4-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio
- 1453: Sieĝo de Konstantinopolo: sub la sieĝitan urbon alproksimiĝis ĉefa turka armeo
- 1536: Adventus regis de Karlo la 5-a al Romo - la lasta Romia triumfo
- 1566: Delegitaro de nederlanda nobelaro alvenis al hispana regentino de Malaltaj Landoj por prezenti peticion kun postulo de reformoj. Unu kortegano nomis ilin almozuloj (france: gueux), de kio nomiĝis liberiga movado – geŭzoj
- 1573: Malfermo de unua firma ponto super Vistulo en Varsovio - la plej longa en tiutempa Eŭropo (ĉ. 500 m)
- 1614: En Jamestown (Virginio) okazis nupto de Pokahontas, la filino de ĉefo Paŭhatano, kun angla koloniisto
- 1693: Militista kaj kavalira Ordeno de Sankta Ludoviko fondita de Ludoviko la 14-a
- 1697: Karolo la 12-a iĝis reĝo de Svedio
- 1702: Sveda armeo okupis Vilnon
- 1710: Kozaka hetmano Filip Orlik proklamis Konstitucion de Filip Orlik, kiu neniam ekvalidis
- 1722: Nederlanda maristo Jacob Roggeveen kiel unua eŭropano malkovris la polinezian insulon Rapa Nui kaj nomis ĝin Paska insulo - la vojaĝraporto de la germana kunvojaĝanto Carl Friedrich Behrens famigis la insulon kaj la tieajn statuojn en Eŭropo.
- 1781: Peruo: ribelo de Tupak-Amaru la 2-a malvenka por indianoj en batalo de Combapata (Regiono Kusko) kontraŭ hispanoj
- 1793: Jean-Paul Marat elektiĝis prezidanto de jakobenoj
- 1794: Jakobena Revolucia Tribunalo ĉe Nacia Konvencio kondamnis al gilotino Georges Danton, Camille Desmoulins kaj Fabre D'Eglantine
- 1795: En Bazelo estis subskribita franca-prusa pactraktato, en kiu Reĝlando Prusio agnoskis Francan Respublikon kaj ĝian landlimon laŭ Rejno
- 1804: Akuzita pri perfido generalo Jean-Charles Pichegru sinmortigis en malliberejo
- 1815: Indonezio: katastrofa eksplodo de la vulkano Tambora sur la insulo Sumbavo - sekva jaro iĝis jaro sen somero
- 1821: Post pli ol 4 monatoj de drivado en sav-boatoj oni savis ŝiprompintojn de sinkigita de kaĉaloto balen-ŝipo Essex - la evento inspiris Herman Melville verki romanon Moby-Dick
- 1821: Portugala inkvizicio malfondiĝis - imitanta hispanan inkvizicion
- 1829: Papo Pio la 8-a kroniĝis
- 1849: Reĝlando Prusio venkis danojn en batalo de Eckernförde
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: malvenko de ribelantoj en batalo de Szklary (distrikto Krakova) — 500 volontuloj de Galicio estis venkitaj
- 1879: Dua pacifika milito: Ĉilio deklaris militon kontraŭ Peruo kaj Bolivio
- 1883: Polaj fizikisto Zygmunt Wróblewski kaj kemiisto Karol Olszewski kiel unuaj en la mondo kondensigis oksigenon (pli frue franca kaj svisa fizikistoj sukcesis nur ricevi efemeran vaporon, sed ne likvon)
- 1886: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Silesio
- 1885: Premiero de la opero Noé de Georges Bizet en Karlsruhe - kompletigo de nefinita verko de lia bopatro Fromental Halévy
- 1887: Pacifikaj insuloj Valiso kaj Futuno akceptis francan protektoraton
- 1895: Irlanda poeto Oscar Wilde estis kondamnita al malliberejo pro deklarita samseksemo
- 1897: Deklaro de milito greka-turka
- 1900: Kreto: arkeologoj en Knossos trovis argiltabuletojn kun skribo nomita linia skribo B
- 1906: Papo Pio la 10-a eldonis enciklikon Tribus Circiter, en kiu li kondamnis polajn mariavitojn
- 1908: H. H. Asquith iĝis ĉefministro de Britio
- 1910: Inaŭguro de Transanda Fervojo liganta Ĉilion kun Argentino
- Unua mondmilito:
- 1918: Surteriĝo de japanaj trupoj en Vladivostoko
- 1919: Post la Soveta-Pola Milito en konkerita de pola armeo Pińsk estis pafmortigitaj 35 judoj, kunlaborantaj kun bolŝevikoj
- 1930: Mahatma Gandhi atingis dum sia Salomarŝo la marbordon ĉe Dandi kaj komencis la salorikolton malpermesitan pro brita monopolo
- 1937: Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio: malfermo de flughaveno Prago-Ruzyně
- 1938: Hispana generalo Francisco Franco per dekreto nuligis aŭtonomecon de Katalunio
- Dua mondmilito:
- 1940: post la soveta invado en Pollandon NKVD komencis mortigi polajn militkaptitojn de Starobilsk, kiuj estis transportataj de Smolensk al nekonata loko; el britaj havenoj foriris 3 grupoj de destrojeroj por dismeti eksplodaĵojn en teritoriaj akvoj de Norvegio; rumana sekurecservo kunlabore kun germana Abwehr malhelpis britan provon bloki Danubon apud la Fera Pordo
- 1941: Al koncentrejo Aŭŝvico foriris du transportoj: de Varsovio el malliberejo Pawiak kun 1021 (interalie Stefan Jaracz kaj Leon Schiller), kaj de Częstochowa kun 115 personoj; en Kielce oficiale establiĝis geto por judoj; pola brigada generalo Franciszek Kleeberg mortis en germana malsanulejo; en Krotoszyn germanaj sekurecaj regopovoj konstatis, ke en Varto-Lando germanoj bruligis parton de polaj bibliotekoj; Kanado subskribis interkonsenton kun la pola ekzila registaro permesante establi du militistejojn por volontuloj servontaj en Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; Norda Atlantiko: 4-taga marbatalo pro konvojo SC-26 (22 ŝipoj) finita — oni sinkigis 10 ŝipojn kaj submarŝipon; Brita Armeo eniris al Adis-Abebo, la ĉefurbo de Abisenio, okupata de faŝisma Itala Reĝlando; Moskvo: nokte estis subskribita kun Jugoslavio pakto pri amikeco kaj neagresemo - la tagon antaŭ germana-itala invado al Regno Jugoslavio
- 1942: Nombro de malliberuloj dum la germana okupado en la kastelo de Lublin estis 2598 personoj; en Królewiec aperis "Agrikultura Semajnrevuo" destinita al poloj sur enkorpigitaj teritorioj al Orienta Prusio (verŝajne ĉesis aperi en 1943); japanaj aviadiloj bombadis havenon kaj urbon Kolombo sur Cejlono mortigante 190 personojn - post kelkaj horoj ili sinkigis du britajn militŝipojn (426 maristoj pereis, 1122 saviĝis); la Pola Armeo en Sovetunio parte evakuiĝis — de la 24-a de marto ĝis la 5-a de aprilo Sovetunion forlasis irante al Irano preskaŭ 44 mil personoj, inkluzive de pli ol 33 mil soldatoj; en Moskvo malfermiĝis la Kongreso de Slavaj Nacioj pri unueca agado kontraŭ faŝismo; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Kolonjon
- 1943: Germana polico pafmortigis en distrikto Radomski 17 personojn kaj en Dębica 6 polojn; en Ĝenerala Gubernio ĉesis aperi "Znak" (Signo), revuo de konspira politika-armea organizaĵo Nacio-Konfederacio; ĉirkaŭ 900 personoj (en tio 209 infanoj) pereis, 1300 vundiĝis rezulte de erara bombado de belga urbo Mortsel flanke de usonaj aviadiloj, kies celo devus esti apuda fabriko; kontraŭnazioj Dietrich Bonhoeffer kaj Hans von Dohnányi estis arestitaj de Gestapo; Reĝimo de Vichy: laŭ konsento de Philippe Pétain al Nazia Germanio estis forveturigitaj Edouard Daladier, Leon Blum kaj Maurice Gamelin
- 1944: Germanoj murdis en Maków Podhalański 42 personojn; Pola Rezistomovado: ĉirkaŭ 2 mil polaj partizanoj tuttage batalis en distrikto Tomaszowski kontraŭ taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo - ĉirkaŭ 50 polaj partizanoj mortfalis; distrikto Kozienicki: 120 polaj soldatoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo en la vilaĝo Molendu batalis 6-hore kontraŭ germanoj, estis bombarditaj kaj ĉevaloj pafmortigitaj, sed sukcesis retiriĝi de ĉirkaŭiro (18 partizanoj pereis, 2 vundiĝis, 1 perdiĝis, 24 germanoj pereis kaj multaj vundiĝis) - germana polico en la tagoj 4-a kaj 5-a de aprilo arestis 430 personojn, plimulton pafmortigante; Gestapo pafmortigis en Zwoleń 9 polojn kaj ĝendarmoj en Jawornik 12 personojn; soldatoj de Wehrmacht bruligis vilaĝon Olszanka murdante 118 polojn kaj ukrainojn, en tio 15 vivbruligis; de Varsovio foriris transporto kun 54 virinoj al koncentrejo Ravensbrück; usona 15-a Aviada Armeo atakis Ploiești kaj naftajn rafinejojn kun produktejoj de sintetika brulaĵo apud Vieno, Budapeŝto kaj en Silezio; 270 loĝantoj de la greka urbeto Kleisoura (Kastorio) estis ekzekutitaj de germanoj
- 1945: Pola kaj soveta armeoj liberigis Oksywie, la lastan germanan rezistolokon apud Gdynia; trupoj de la 4-a Ukraina Fronto liberigis Żywiec kaj en Ĉeĥoslovakio — Ružomberok); germana pripafado de Britio per V-2 finiĝis; Balkana Fronto: unuoj de jugoslava 4-a Arme liberigis insulon Pag; kontraŭgermana kartvela ribelo de Teselo komencita sur nederlanda insulo Texel, fare de soldatoj de Orientaj Legioj
- 1945: En Košice oni proklamis deklaracion de la registaro de Ĉeĥoslovakio, kreitan marte 1945 en Moskvo kun vicĉefministro Klement Gottwald, pri kreo de komuna ŝtato de du egalaj nacioj: ĉeĥoj kaj slovakoj
- 1946: Postmilito: Ruĝa Armeo retiriĝis de la dana insulo Bornholm
- 1948: Antaŭ Supera Nacia Tribunalo en Gdańsk komenciĝis proceso de germana militkrimulo Albert Forster, alta funkciulo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, respondeca pri fondo de koncentrejo Stutthof en Libera Urbo Dancigo kaj la masakro de Piaśnica - pendumita februare 1952 en Varsovio
- 1951: Usono: Ethel kaj Julius Rosenberg estis kondamnitaj al mortpuno pro spionado favore al Sovetunio kaj transdonado de informoj pri atombombo
- 1952: Pola-sovetunia skriba interkonsento pri konstruo de la Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco — oni komencis malsetligi milojn da loĝantoj
- 1955: Winston Churchill anoncis sian demision el la funkcio de ĉefministro de Britio
- 1967: Piet de Jong iĝis ĉefministro de Nederlando
- 1969: Pola jaĥta velisto Leonid Teliga solece ĉirkaŭis la Teron
- 1969: Manifestacioj kontraŭ la Vjetnama milito okazis en Novjorko, Vaŝingtono kaj aliaj usonaj urboj
- 1971: Vulkano Etna erupciis en Sicilio
- 1976: James Callaghan iĝis ĉefministro de Britio
- 1976: Incidento: protesto kontraŭ la ĉina reĝimo kune kun morto de ĉefministro Zhou Enlai fine de la Kultura Revolucio sur Placo Tian An Men en Pekino
- 1977: Seria produkto de ajnagrunda aŭtomobilo Lada Niva komenciĝis en Sovetunio
- 1980: Tajpeo: malfermo de la nacia maŭzoleo al Ĉiang Kai-ŝek
- 1992: Prezidento de Peruo Alberto Fujimori eksvalidigis kongreson kaj konstitucion enkondukante senperan regadon
- 1992: Bosnia Milito: parlameno de Bosnio kaj Hercegovino proklamis sendependecon - la armeo de Serba Respubliko kaj Jugoslava Popola Armeo eksieĝis Sarajevon
- 1993: Kartvelio: enkonduko de nacia valuto - lario
- 1998: Japanio: malfermo de la ponto Akaŝi-Kaikjō, la plej longa pendoponto en la mondo
- 2000: Mori Yoshiro iĝis ĉefministro de Japanio
- 2003: Saddam Hussein reaperis publike, ekster Bagdado, kune kun koaliciaj fortoj
- 2007: Ramzan Kadirov iĝis prezidento de Ĉeĉenio (Rusio)
- 2009: Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio venkis en parlamenta baloto
- 2009: Lars Løkke Rasmussen iĝis ĉefministro de Danio
- 2009: Gjorge Ivanov gajnis prezidentan balotadon en Respubliko Makedonio
- 2009: Nord-Koreio lanĉis foratingan raketon Taepodong-2 (komencis de la mezatinga Nodong-1)
- 2010: Usono: unua epizodo de televidserio Aventura tempo aperis
- 2014: Metroo en Panamurbo ekfunkciis
- 2018: Panamo retirigis sian ambasadoron el Venezuelo
- 2018: Muzikvideo al Despacito kiel unua en la historio de YouTube atingis 5 miliardojn da aperoj
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1508: Herkulo la 2-a, itala duko, nepo de papo Aleksandro la 6-a (m. 1559)
- 1568: (bapto) Urbano la 8-a, papo, kies pontifikado okazis dum tridekjara milito (m. 1644)
- 1588: Thomas Hobbes, angla filozofo, reprezentanto de modernismo, kreinto de socia kontrakto (m. 1679)
- 1692: Adrienne Lecouvreur, franca aktorino, amatino de Morico de Saksio (m. 1730)
- 1727: Pasquale Anfossi, itala oper-komponisto (m. 1797)
- 1732: Jean-Honore Fragonard, franca pentristo de rokoko (m. 1806)
- 1784: Louis Spohr, germana komponisto, dirigento, pedagogo, organizanto de muzikfestivaloj kaj violonisto (m. 1859)
- 1804: Matthias Schleiden, germana botanikisto nominta ĉelon fundamenta bazo de la planto, profesoro de la Friedrich-Schiller-Universitato Jena (m. 1881)
- 1820: Félix Tournachon Nadar, franca desegnisto kaj aerŝipisto (m. 1910)
- 1832: Jules Ferry, franca politikisto, ĉefministro de la Tria Respubliko (m. 1893)
- 1835: Vítězslav Hálek, ĉeĥa poeto, ĵurnalisto kaj redaktoro, literatura kaj teatra kritikisto, felietonisto, novelisto, poeto, dramverkisto; enestanta en Fundamenta Krestomatio (m. 1874)
- 1837: Algernon Charles Swinburne, angla poeto, kunaŭtoro de Encyclopaedia Britannica (m. 1909)
- 1846: Michael Georg Conrad, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1927)
- 1850: Enrico Mazzanti, itala inĝeniero kaj karikaturisto, ilustrinta Pinokjon (m. 1910)
- 1856: Booker T. Washington, afrik-usona edukisto, eseisto kaj historiisto, oratoro kaj konsilisto de pluraj prezidentoj (m. 1915)
- 1859: Lajos Szádeczky-Kardoss, hungara historiisto kaj profesoro, frato de Gyula Szádeczky-Kardoss (m. 1935)
- 1883: László Donáth, hungara kalvinana pastro, verkisto (m. 1967)
- 1886: Sándor Latinka, hungara politikisto, membro de Rondo Galilei, murdita (m. 1919)
- 1889: S. Colum Gilfillan, usona sociologo okupiĝanta pri inventoj, esperantisto, membro de UEA (m. 1987)
- 1894: Béla Zsedényi, rumania hungara jursciencisto (m. 1955)
- 1900: Spencer Tracy, usona aktoro rolinta kun sia filma partnerino Katharine Hepburn (m. 1967)
- 1904: Géza Szabó, rumania hungara reformita pastro, fabelverkisto, fabelkolektisto (m. 1991)
- 1908: Bette Davis, usona teatra, filma kaj televida aktorino, distingita per la Premio Ora Globo (m. 1989)
- 1908: Herbert von Karajan, aŭstra dirigento, direktoro de Viena Ŝtata Operejo kaj arta gvidanto de la Festivalo de Salcburgo (1989)
- 1910: Effi Biedrzynski, germana literaturhistoriistino
- 1912: István Örkény, hungara verkisto, kies novelon esperantigis István Ertl, edzo de Zsuzsa Radnóti (m. 1979)
- 1916: Gregory Peck, usona aktoro rolinta en la filmoj La pafilbatalanto, Roman Holiday aŭ Mortigi mokbirdon (m. 2003)
- 1917: Zsombor Diénes, rumania hungara inĝeniero pri minado, filo de Jenő Diénes
- 1918: Wanda Szmielew, pola matematika logikistino (m. 1976)
- 1920: Barend Biesheuvel, ĉefministro de Nederlando (m. 2001)
- 1926: János András, hungara redaktoro, tradukisto, kontrolleganto de la Libroeldonejo Kriterion (m. 2006)
- 1929: Hugo Claus, flandra poeto kaj verkisto, tradukata al pluraj lingvoj (m. 2008)
- 1934: Roman Herzog, prezidanto de Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio kaj prezidanto de Germanio (m. 2017)
- 1937: Colin Powell, usona soldato kaj ministro pri eksteraj aferoj (m. 2021)
- 1941: Ágnes Kakassy, hungara aktorino, edzino de Lajos Szabó (m. 1987)
- 1942: Magda Zimán Vitályos, rumania hungara tekstilartistino
- 1944: János Martonyi, hungara juristo, ministro
- 1946: János Bródy, hungara kantisto, gitaristo, komponisto
- 1947: Gloria Macapagal-Arroyo, prezidentino de Filipinoj
- 1950: Agnetha Fältskog, sveda kantistino de pop-muzika grupo ABBA
- 1950: Franklin Chang-Diaz, usona-kostarika fizikisto kaj kosmonaŭto
- 1951: Dean Kamen, usona entreprenisto, inventinto de starveturilo
- 1952: István Hürkecz, rumania hungara tradukisto
- 1952: János Szabó, rumania hungara skulptisto
- 1954: Gábor Xantus, rumania hungara kameraisto, filmreĝisoro
- 1955: Anthony Horowitz, angla verkisto de infanlibroj
- 1969: Ravindra Prabhat, barata verkisto, poeto kaj historiisto pri la Hinda subkontinento
- 1980: Sándor Zsolt Nagy, rumania hungara pentristo
- 1983: Levente Molnár, rumania hungara operkantisto
- 1984: Aram Mp3, armena kantisto, komponisto, komikisto, prezentisto kaj aktoro
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 647: Aethelburg, anglosaksa sanktulino kaj dua edzino de Edwin, la reĝo de Northumbria
- 1419: Sankta Vincento Ferrer, hispana sacerdoto kaj sanktulo (n. 1350)
- 1553: Antonius Corvinus Rabe, germana teologo kaj reformisto (n. 1501)
- 1599: Liborius Hofmann, germana jurscienculo (n. ĉ. 1561)
- 1695: Markizo de Halifakso, angla verkisto kaj politikisto (n. 1633)
- 1697: Karolo la 11-a, reĝo de Svedio el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1655)
- 1723: Johann Bernhard Fischer von Erlach, aŭstra arkitekto kaj skulptisto de baroko (n. 1656)
- 1732: Johann Christian Schieferdecker, germana eklezimuzikisto, orgenisto kaj komponisto (n. 1679)
- 1751: Frederiko, landgrafo de Hesio-Kaselo, reĝo de Svedio (n. 1676)
- 1769: Marc-Antoine Laugier, franca jezuito, verkisto, historiisto kaj arĥitektura teoriisto (n. 1713)
- 1794: Francaj revoluciuloj kaj viktimoj de la Franca revolucio de 1789
- Fabre D'Eglantine, franca politikisto, aktoro, dramisto, kreinta nomojn por la franca respublika kalendaro, ekzekutita (n. 1750)
- Georges Danton, franca politikisto, provanta ĉesigi teroron de la franca revolucio, kiun li kuniniciatis, ekzekutita (n. 1759)
- Camille Desmoulins, franca advokato, publicisto kaj politikisto, rolinta signifan rolon en la revolucio, ekzekutita (n. 1760)
- 1804: Jean-Charles Pichegru, franca generalo kaj parlamentano (n. 1761)
- 1828: Georg Joachim Göschen, germana eldonisto konata de tipografio kaj publikaĵoj pri muziko kaj filozofio (n. 1752)
- 1868: Karel Purkyně, ĉeĥa verkisto, filo de Jan Evangelista Purkyně (n. 1834)
- 1888: Vsevolod Garŝin, rusa verkisto, reprezentanto de dekadencismo en la rusa literaturo, esperantigata de kelkaj tradukistoj kaj rete legebla (n. 1855)
- 1900: Joseph Bertrand, franca matematikisto kaj ekonomikisto, konata de la Bertranda paradokso (n. 1822)
- 1916: Stanislav Sucharda, ĉeĥa skulptisto de secesio (n. 1866)
- 1941: Franciszek Kleeberg, pola brigada generalo, la lasta nevenkita komandanto kontraŭ la germana invado en Pollandon, distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1888)
- 1941: Parvin Etesami, irana poetino, kies poemoj estas admonaj kiel ĉe Naser Ĥosro aŭ rakontaj kiel ĉe Sadio (n. 1906)
- 1943: Aleš Hrdlička, ĉeĥa-usona kuracisto, patologo kaj antropologo, partoprenanto de pluraj ekspedicioj tra la mondo (n. 1869)
- 1953: László Dienes, hungara sociologo, redaktoro (m. 1889)
- 1958: Isidora Sekulic, serba verkistino, doktoro pri filozofio, vojaĝistino kaj poliglotino, fakulo pri la angla literaturo, franca literaturo, rusa literaturo kaj skandinava literaturo (n. 1877)
- 1954: György Floznik, hungara pastro kaj lingvisto (n. 1888)
- 1971: István Somló, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (n. 1902)
- 1975: Ĉiang Kai-ŝek, ĉina militisto, ĉefo de Kuomintango, prezidento de Respubliko Ĉinio (n. 1887)
- 1976: Géza Sebestyén, hungara bibliotekisto kaj redaktoro (n. 1912)
- 1977: Ernő Fodor, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto, edzo de Erzsébet Barabássy (n. 1906)
- 1978: Józef Arszenik, pola fervojisto kiu finis korespondan kurson ĉe Leopold Kronenberg, dum la dua mondmilito helpis al la familio Zamenhof kun plano savi Lidia Zamenhof de holokaŭsto, bahaano, ĉiuflanke kontribuinta al agado de polaj esperantistoj-fervojistoj, fakdelegito de UEA pri fervojoj, kolektanto de esperantaĵoj (n. 1898)
- 1989: Karel Zeman, ĉeĥa filmreĝisoro, konata de la Vojaĝo al prahistorio (n. 1910)
- 1991: Jiří Mucha, ĉeĥa verkisto priskribinta sian patron-pentriston Alfons Mucha (n. 1915)
- 1993: Béla Kéki, hungara bibliografo kaj muzikkritikisto (n. 1907)
- 1994: Kurt Cobain, usona rok-kantisto, gitaristo kaj komponisto de la rokgrupo Nirvana, sinmortiginto (n. 1967)
- 1997: František Kožík, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de historiaj kaj biografiaj romanoj, subtenanto de esperanto (n. 1909)
- 1997: Allen Ginsberg, usona poeto de beat-generacio (n. 1926)
- 1997: Dénes Pázmány, rumania hungara botanikisto kaj biologo (n. 1931)
- 2005: Saul Bellow, uson-kanada Nobelpremiita verkisto, poligloto (n. 1915)
- 2007: Lajos Varga, rumania hungara radio- kaj libroredaktoro (n. 1926)
- 2008: Charlton Heston, usona aktoro, enkorpiĝanta en historiaj herooj, kiel Ben Hur, Cid, Michelangelo, Richelieu, Henriko la 8-a (n. 1924)
- 2012: Bingu wa Mutharika, prezidento de Malavio, prezidanto de Afrika Unio (n. 1934)
- 2017: Paul G. Comba, usona matematikisto kaj amatora astronomo (n. 1926)
- 2018: Cecil Taylor, usona pianisto kaj poeto, kunkreinto de libera ĵazo (n. 1929)
- 2018: Isao Takahata, japana reĝisoro, animaciisto, scenaristo kaj produktoro, kunfondinto de Studio Ghibli, konata de la komedio Kvivit, miaj najbaroj Jamada (n. 1935)
- 2019: Sydney Brenner, sudafrika Nobelpremiita biologo kontribuinta pri la genetika kodo kaj esplorante nematodojn kontribuis al disvolviĝ-biologio (n. 1927)
- 2020: Honor Blackman, angla aktorino rolanta en televidaj serioj kiel La venĝantoj (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Romkatolika Kalendaro: Sankta Vincento Ferrer, hispana dominikano klopodanta fini grandan okcidentan skismon
- Sud-Koreio: Tago de arboj
- Francio: Tago de Afableco ĉe Stirilo
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 5-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.