Saltu al enhavo

Numazu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 14:00, 16 okt. 2024 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Numazu
FlagoBlazono

LandoJapanio
gubernioGubernio Ŝizuoka

Koordinatoj35° 6′ N, 138° 52′ O (mapo)35.095583333333138.86344444444Koordinatoj: 35° 6′ N, 138° 52′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Ashitaka [+]
Akvokolektejo186,96 km² (18 696 ha) [+]
Areo186,96 km² (18 696 ha) [+]
Loĝantaro187 653 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9
Poŝtkodo410-8601 [+]

Numazu (Japanio)
Numazu (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Numazu, Shizuoka [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Numazu, (japane 沼津市) estas urbego, ankaŭ marhaveno en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Taiheja Megalopolo, en regiono Ĉubu, en Gubernio Ŝizuoka.

Ponto tra la rivero

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2019 Numazu havis populacion de 189 486. La urbego estas speciala urbo ekde 2000 laŭ la japana kvalifiko.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Numazu situas laŭ golfo ĉe la nordokcidenta fino de la duoninsulo Izu. Rivero trafluas la urbon. El la urbego Monto Fuĝi estas videbla en klaraj tagoj, sed la plej alta punkto de la urbego estas 1188 m. Fuĝi (urbo) troviĝas 18, Ito (Ŝizuoka) 25, gubernia sidejo Ŝizuoka (urbo) 46, Ŝimoda 49, Hiratsuka 50, Jokohamo 80, ĉefurbo Tokio 86, Hamamacu 113 kilometrojn aere laŭ [1].

Haveno de Numazu
Kampuso en Numazu

Numazu estis provinca sidejo ĝis 680 p.K. Signifa fortikaĵo konstruiĝis en 1777, baldaŭ la loko estis poŝta stacio. En 1889 moderna municipo estis establita, samtempe alvenis la unua trajno. Tiu helpis prosperadon de la lokaj kuraclokoj. En 1893 imperiestra vilao konstruiĝis. En 1923 proksima vilaĝo aliĝis al Numazu, tiam ĝi urbiĝis. En 1926 incendio detruis la mezan urboparton. En 1944 la urbo denove disetendiĝis pro fuzio kun la najbaraj vilaĝoj, sed en la sekva jaro la usonaj aviadiloj plejparte detruis la areon. En 1955, 1968 kaj 2005 pliaj komunumoj aliĝis. En 2007 Numazu aranĝis la 29-an Skiadan Mondĉampionecon.

Numazu estas industria urbo kaj regiona financa centro, ĝia haveno estas grava centro de la komerca fiŝkapta industrio. La agrikulturo en la areo produktas verdajn teojn, laktaĵojn kaj rizojn.

En Numazu kampuso de alia universitato funkcias.

Numazu havas bonajn kontaktojn fervoje kaj voje, eĉ la ĉeffervoja linio Osako-Tokio tuŝas la urbegon.

Stacidomo

Numazu situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj relative mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 1938 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas. Kuroŝivo iomete varmigas la temperaturon.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Bildoj pri Numazu
Vojo en Numazu
Aĉetstrato
Memormuzeo
Biblioteko
Akvariego
Hotelo
Banko

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans