Inguŝa lingvo
Inguŝa lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Naĥ-dagestana grupo • Vainakh | |
Parolantoj | 322 900 |
Skribo | cirila alfabeto |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | inh |
Glottolog | ingu1240 |
Angla nomo | Ingush |
Franca nomo | ingouche |
Inguŝa lingvo estas lingvo parolata de ĉirkaŭ 230.315 homoj (1989), kiuj vivas ĉefe en rusia federaciero Inguŝio. Inguŝoj loĝas ankaŭ en Ĉeĉenio, Moskvo, multaj lokoj de Siberio kaj ankaŭ en aliaj landoj: Kazaĥio, Uzbekio ka.
Klasifikado
[redakti | redakti fonton]La inguŝa kaj la ĉeĉena lingvo, kun la batsa lingvo, formas la naĥan lingvan branĉon de la orient-kaŭkazia lingvaro.
Oficiala statuso
[redakti | redakti fonton]La inguŝa estas oficiala lingvo de Inguŝio, federacia parto de Rusio.
Skriba sistemo
[redakti | redakti fonton]La inguŝa lingvo estas skribita lingvo. La unuaj provoj skribi inguŝe estis per arab-bazita skriba sistemo ĉe komenco de la 20-a jarcento. Post la Oktobra revolucio, ĝi komence ekuzis latinidan alfabeton, kiu estis pli poste anstataŭigita per cirilaj literoj. Sovetia registaro disvastigis inguŝan skribon kaj, ĝis la Dua mondmilito, faris multon por helpi disvastiĝon de literatura lingvo (aperis vortaroj kaj terminaroj, disvolviĝis mezlerneja instruado).
Historio
[redakti | redakti fonton]Pretekste de batalo kontraŭ amasa banditismo, en februaro 1944 ĉiuj inguŝoj estis deportitaj al Kazaĥa SSR kaj parte al Siberio. Multaj homoj pereis survoje, portempe ĉesis funkcii ankaŭ lingvaj institucioj. Post veno de Nikita Ĥruŝĉov al potenco, inguŝoj povis reveni al Norda Kaŭkazio[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=INH
- http://languageserver.uni-graz.at/ls/desc?id=36&type=r Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Ingush Language Project at UC Berkeley Arkivigite je 2005-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Reta inguŝa gramatiko kaj rilata materialo (en la rusa)
|