Eklezio de Anglio
Aspekto
Eklezio de Anglio | ||
---|---|---|
ŝtata eklezio Episkopanismo konfesio | ||
Komenco | 1534 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Church House | |
Posedatoj | Katedralo de Wells All Saints Church, Howick (en) Fulham Palace (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Eklezio de Anglio | ||
---|---|---|
Katedralo de Canterbury | ||
Orientiĝo | Anglikanismo | |
Gvidanto | Karlo la 3-a (Britio) | |
Estro | Justin Welby | |
Geografiaj lokoj | Anglio, Manksinsulo, Manikinsuloj, Ĝibraltaro, etc. | |
Apartigita de | Romkatolika Eklezio | |
La Eklezio de Anglio estas la unua anglikana eklezio, kiu sendependiĝis (politike) de Romo en la 16-a jarcento dum la reĝeco de Henriko la 8-a. La klerikaro, tamen, estis la sama, kaj antaŭ la politika "sendependiĝo" kaj poste, do la anglikanoj kredas ke oni ĝis nun havas ankoraŭ la apostolan posteulecon.
Ĝi ankoraŭ estas la oficiala eklezio en Anglio, do la reĝino ankoraŭ havas la povon elekti la episkopojn (kiun ŝi ne povas en la aliaj anglikanaj eklezioj). Sed la Eklezio de Anglio ne plu estas la sola laŭleĝa eklezio en Anglio eĉ ekde la 19-a jarcento.
La Ĉefepiskopo de Canterbury estas la unua episkopo, ne sole de la Eklezio de Anglio, sed ankaŭ de ĉiuj anglikanaj eklezioj.