X-Men (filmo)
X-Men | |
---|---|
Fotopiedo Fotopiedo | |
filmo | |
Originala titolo | X-Men |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 14-a de julio 2000 (Aŭstralio) |
Daŭro | 1h44 |
Ĝenro | Fantasto |
Kameraado | Newton Thomas Sigel |
Buĝeto | 75.000.000 USD |
Reĝisoro(j) | Bryan Singer |
Produktisto(j) | Lauren Schuler Donner, Ralph Winter |
Scenaro | David Hayter |
Laŭ la verko de | Stan LEE, Jack KIRBY |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Nov-Jorkio • Vaŝingtono • Pollando • Meridian • Alberto |
Muziko de | Michael Kamen |
Rolantoj | Patrick Stewart • Ian McKellen • Halle Berry • James Marsden • Bruce Davison • Rebecca Romijn • Ray Park • Anna Paquin • Tyler Mane • Shawn Ashmore • Hugh Jackman • Famke Janssen • Sumela Kay • Stan Lee • Matt Weinberg • Daniel Vivian • Katrina Florece • Wolfgang Müller • Kevin Rushton • Scott Leva • David Hayter • Tom DeSanto • Daniel Magder • Shawn Roberts • George Buza • Gary Goddard • Doug Lennox • Dan Duran • Aron Tager • Rhona Shekter |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | Michael L. Fink |
Produktinta firmao | Bad Hat Harry (Usono), Digital Domain (Usono), Marvel Films (usono) |
Distribuo | Twentieth Century Fox (Usono) |
Honorigoj | Saturn Award for Best Costume • Saturn Award for the Best Actor • Saturn Award for Best Director • Saturn Award for Best Science Fiction Film |
IMDb | |
X-Men estas usona agfilmo bazita laŭ la fama usona komikso X-Men. Aperinta en 2000, la filmo de Bryan SINGER sukcesis revigligi la modo pri komiksoj en usono tra la filmo. Post tiu filmo (kies estas jam du daŭrigoj, X-men 2 en 2003 kaj X-men 3 en 2006), pletoro da superheroaj filmoj aperis (kun plimalplia kvalito) kiel Superman, Spiderman aŭ Hulk. Bryan SINGER verkis filmon kun rakonto farita laŭ la bildlibroj sed libere adaptis ĝin al kredinda sed malsama universo, je granda malplaĉo de kelkaj kultuloj, rapide mallaŭtigitaj de multnombra publiko kiu ŝategis la filmon.
Kiel la bildlibroj, la filmo ne montras simple aro de personoj dotitaj de povoj luktante unu la alian sed ankaŭ metas pli profundan demandon aludante al la eblo de popolo kiu superus la homoj. Efektive, kiel la homoj agis surtere kiel superpopolo, oni povus demandi sin kio okazus se alia popolo, pli poveca aperis surtere. Laŭ la X-Men, la timo igus homoj violente reagi kaj revigligi komuna rasismo. Kaj la X-Men-a popolo disiĝas en du klanoj : tiuj kiu pardonas la homa agresemo kaj provas starigi pacon (kompreneble la herooj) kaj tiuj kiu tro suferis de la homa atakado kaj planas ekstermi la homaron.
Aparte de tiuj filozofaj pripensadoj, SINGER ankaŭ indulgas sian publikon, spektaklante junularoj kun kutimaj amemaj zorgoj en domo kie multaj spektantoj verŝajne ŝatus partopreni, sub la bonkora rigardo de la Profesoro X, kun la malcivilizita "ursulo" Logan kaj kompreneble, la agado!
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Ĉefrolantoj
[redakti | redakti fonton]- Patrick Stewart - Profesoro X (Profesoro Charles Francis XAVIER)
- Hugh Jackman - Gulo (James Logan HOWLETT)
- Anna Paquin - Petolo (Marie)
- Ian McKellen - Magneto (Erik Magnus LEHNSHERR)
- Halle Berry - Stormo (Ororo MUNROE)
- Famke Janssen - D-ro Jean GREY
- James Marsden - Ciklopo (Scott SUMMERS)
- Bruce Davison - Senatoro Robert Kelly
- Rebecca Romijn-Stamos - Mistiko (Raven DARKHOLME)
- Ray PARK - Bufo (Mortimer TOYNBEE)
- Tyler Mane - Sabrodentoj (Victor CREED)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Novaĵoj pri la trilogio (angle) Arkivigite je 2006-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- IMBD (angle)