Saltu al enhavo

Epiglotalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][atendante kontrolon]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e esperantigita ŝablono (Dosiero), kosmetikaj ŝanĝoj
Elcasudo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
 
Linio 24: Linio 24:
! style="border:1px solid black"|[[Dosiero:Xsampa-lessthanslash.png]]
! style="border:1px solid black"|[[Dosiero:Xsampa-lessthanslash.png]]
| style="border:1px solid black"|[[voĉa epiglotala frikativo]] aŭ alproksimanto
| style="border:1px solid black"|[[voĉa epiglotala frikativo]] aŭ alproksimanto
| style="border:1px solid black"|[[Araba lingvo|araba]]
| style="border:1px solid black"|
| style="border:1px solid black"|
| style="border:1px solid black"|
| style="border:1px solid black"|{{IFA|tɑʢɑʃʃæ}}
| style="border:1px solid black"|
| style="border:1px solid black"|por vespermanĝo
| style="border:1px solid black"|
|-
|-
! style="border:1px solid black"|[[Dosiero:Xsampa-Hslash.png]]
! style="border:1px solid black"|[[Dosiero:Xsampa-Hslash.png]]

Nuna versio ekde 19:39, 5 jan. 2024

Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Epiglotalo (aŭ epiglota konsonanto, aŭ pleonasme epiglotala konsonanto) estas konsonanto artikulaciata per la arjepiglotalaj faldoj (vidu artikolon laringo) kontraŭ la epigloto. Ili fojfoje nomiĝas arjepiglotaj konsonantoj.

La epiglotaj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:

IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
senvoĉa epiglotala plozivo Agula jaʡ centro
voĉa epiglotala frikativo aŭ alproksimanto araba tɑʢɑʃʃæ por vespermanĝo
senvoĉa epiglotala frikativo Agula mɛʜ selakto
  • Povas esti ke voĉa epiglotala plozivo ne eblas. Kiam iu voĉiĝas intervokale en la Dahala, ekzemple, ĝi fariĝas frapeto.
  • Epiglotalaj triloj sufiĉe oftas (por epiglotaloj, tio estas), sed tion oni kutime povas konsideri fonema plozivo aŭ frikativo, kun la trilo estanta foneta detalo. La IFA havas neniun simbolon por tio, kvankam [я] fojfoje vidiĝas en la literaturo.
  • Kvankam tradicie lokataj en la frikativa vico de la tabelo de la IFA, [ʢ] kutime estas alproksimanto. Ĝia simbolo en la IFA mem estas ambigua, sed neniu lingvo havas distingajn frikativon kaj alproksimanton ĉe tiu loko de artikulacio. Fojfoje malaltiga diakrita signo uzatas por specifigi ke la maniero estas alproksimanta: [ʢ̞]. (kp. artikolon Faringalo.)

Epiglotaloj ne estas konataj de multaj lingvoj. Tamen, tio eble parte rezultas de la malfacilo al Eŭrop-lingve parolantaj lingvistoj ilin rekoni. Plurfoje, kiam oni fakte mezuris supozitajn farimgalajn konsonantojn, tiuj montriĝis esti epiglotaloj. Tia estis la kazo por la Dahala, ekzemple.

Epiglotaloj estas precipe konataj de la "Mezoriento" (nordorienta Afriko kaj sudokcidenta Azio) (en la ŝemidaj lingvoj) kaj de Brita Kolumbio ("faringalaj triloj" en la norda Haida), sed ili eble troveblas ankaŭ aliloke. Probablas ke kelkaj el la SaliŝaWakaŝa lingvoj de Brita Kolumbio raportitaj havantaj "faringalojn" fakte havas epiglotalojn, kaj la samo eble veras pri kelkaj el la lingvoj de la Kaŭkazo.

Antaŭnelonge, ebla nova loko de artikulacio, la epigloto-faringalo, raportiĝis.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]