Universitato de Delhio
Universitato de Delhio | ||
---|---|---|
central university (en) | ||
moto | sanskrite Nishtha Dhriti Satyam Dediĉo, firmeco kaj vero | |
Informoj | ||
fondodato | 1922 | |
speco | publika | |
Situo | ||
Geografia situo | 28° 41′ 24″ N, 77° 12′ 36″ O (mapo)28.6977.21Koordinatoj: 28° 41′ 24″ N, 77° 12′ 36″ O (mapo) | |
lando | Barato | |
urbo | Nov-Delhio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
filioj | ||
| ||
| ||
La Universitato de Delhio (angle Delhi University) estas publika universitato situanta en Nov-Delhio, Hindio, kiu estis fondita en 1922. La Universitato de Delhio, konsistante el tri altlernejoj, du fakultatoj kaj 750 studentoj en la momento de sia establado, poste fariĝis unu el la plej gravaj akademiaj institucioj en Hindio. Hodiaŭ la universitato havas 16 fakultatojn kaj 86 sekciojn disigitajn tra pluraj da siaj nordaj kaj sudaj kampusoj. Aldone al tio, la institucio havas proksimume 77 altlernejojn kaj kvin institutojn. La Vicprezidento de Barato funkcias kiel la Prezidanto de la Universitato. La universitato estas membro de pluraj akademiaj organizoj, inkluzive de Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj kaj Universitas 21.
Inter la famaj diplomiĝintoj de la universitato estas Narendra Modi, Aung San Suu Kyi, Muhammad Zia Al-Haq, Shah Rukh Khan, Amartya Sen, Fakhruddin Ali Ahmed kaj Amitav Ghosh.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Universitato de Delhio estis establita en 1922 per Akto de la Centra Leĝdona Asembleo de la Brita Raĝo [1]. Tiutempe, nur kvar altlernejoj funkciis en la tuta grandurbo. Dum ĝia malfermo, la universitato havis nur du fakultatojn (Artoj kaj Sciencoj) kun totalo de 750 studentoj. Ĉe la fino de la 1930-aj jaroj, majstraj studoj komenciĝis, kaj laboratorioj ankaŭ estis establitaj [2].
Ekde ĝia malfermo, pli ol 132,435 studentoj (114,494 studentoj kaj 17,941 postdiplomuloj) studis ĉe la Universitato de Delhio.
Organiza strukturo
[redakti | redakti fonton]La 86 akademiaj sekcioj de Delhi University estas dividitaj en 16 fakultatojn.
- Fakultato de Aplikataj Sociaj Sciencoj kaj Humecoj [3]
- Fakultato de Artoj
- Fakultato de Komerco kaj Komercaj Studoj
- Fakultato de Edukado
- Fakultato de Interfakaj kaj Aplikataj Sciencoj
- Fakultato de Juro
- Fakultato de Administrado-Studoj
- Fakultato de Matematikaj Sciencoj
- Fakultato de Medicinaj Sciencoj
- Fakultato de Muziko kaj Arto
- Fakultato de Distanca Eduko.
- Fakultato de Sciencoj
- Fakultato de Sociaj Sciencoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ministry of Human Resources and Development, Government of India. Alirita 8 January 2020.
- ↑ "This Day That Age dated October 16, 1952: Sir Maurice Gwyer", The Hindu, 16 October 2002.
- ↑ "Faculty of Applied Social Sciences and Humanities, University of Delhi", Hindustan Times, 2 May 2012.