József Ács (pentristo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun József Ács (skulptisto). |
József Ács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ács József |
Naskiĝo | la 14-an de novembro 1914 en Topolya (Hungara reĝlando) |
Morto | la 3-an de aprilo 1990 en Novi Sad (Serbio) |
Ŝtataneco | Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
József Ács [jOĵef Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács József estis jugoslaviana hungara pentristo, ilustristo, kritikisto, instruisto.
József Ács [1] naskiĝis la 14-an de novembro 1914 en Topolya (Hungara reĝlando, nuntempa Baĉka Topola en Serbio), li mortis la 3-an de aprilo 1990 en Novi Sad (Serbio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Ács frekventis gimnazion en Subotica, poste Reĝan Artan Lernejon en Beogrado (1938), fine Artan Akademion de Beogrado (1941). Inter 1941 kaj 1953 li estis instruisto pri desegnado en gimnazioj de Novi Sad kaj Senta, poste li estis 3 jarojn lernejestro. Inter 1956-1980 li estis kritikisto kaj redaktoro de hungarlingva ĵurnalo en Novi Sad. En 1952 li fondis la unuan jugoslavian artistan kolonion en Senta, poste li partoprenis en aliaj similaj kolonioj. Li ricevis 5 premiojn inter 1960-1973.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]El grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1938 Subotica
- 1942 Szeged
- 1949 Beogrado
- 1959 Beogrado, Sarajevo
- 1972 Modena, Regensburg, Zagrebo, Ljubljano
- 1981 Banja Luka, Vieno, Parizo
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mechanika a fehér mezőben (1962)
- Forgás egy helyben (1963)
- Kör, négyzet és a kettő között (1969)
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- A zentai festőtelep (1962)