Saturnaj tagoj

festo en Romio honore al dio Saturno

La Saturnaj tagoj (latine Saturnalia) komence estis simpla festotago en Romio honore al la dio Saturno, kiu en la romia mitologio konsideriĝis reganto de pratempa ora epoko. Ĝi komence okazis la 17-an de decembro, kaj memorigis pri la inaŭguro de la Saturna templo en la Roma Forumo. Nur ekde la jaro 45 antaŭ nia erao la festo iĝis plurtaga, okazis inter la 17-a kaj 23-a de decembro, kaj poste eĉ etendiĝis ĝis la 30-a de decembro.

Saturnalia. Kopio de skulptaĵaro de Ernesto Biondi en la Botanika Ĝardeno de Bonaero (1909)

La festa solenaĵo komenciĝis per ofero antaŭ la Saturna templo de Romo kaj per publika festeno. Publikaj instalaĵoj dum la Saturnaj tagoj estis fermitaj. En la temploj senkoste disdoniĝis manĝaĵoj, kaj estis kutimo reciproke interŝanĝi donacojn okaze de la festo (supozeble la kutimo reciproke interŝanĝi donacojn okaze de la pli poste kristana kristnaska festo devenas de tiu mitologia kutimo).

Plej grava aspekto de la Saturnaj tagoj estis la dumtempa nevalidigo de la diversaj sociaj tavoloj: ankaŭ sklavoj dum tiuj tagoj traktiĝis kiel liberaj civitanoj. Parte la sociaj roloj eĉ ŝerce interŝanĝiĝis, tiel ke la civitanaj gesinjoroj dum la festotagoj priservis siajn sklavojn. La festantoj vestis sin per feltaj ĉapoj, kiujn krom dum la festotagoj surmetis nur ekssklavoj.[1] Elektiĝis "saturna princo" (saturnalicus princeps), kiu parte kromnomiĝis rex bibendi ("reĝo de trinkado"). Dum la festotagoj permesiĝis kubludoj pri mono, lotumiĝis donacoj, kaj ankaŭ krom tio multo permesatis dum tiuj tagoj, kio malpermesatis en la kutima ĉiutago.

Referencoj

redakti
  1. Karl-Wilhelm Weeber: Alltag im alten Rom - Ein Lexikon (germane: "Ĉiutago en la antikva Romio - leksikono"), eldonejo Artemis & Winkler, Düsseldorf/Zuriko 1998, paĝo 216.