San-Salvadoro
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salvador. |
San-Salvador estas amerika urbo, la ĉefurbo de Salvadoro.
San-Salvadoro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego administra teritoria unuo district of El Salvador (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Departemento | San-Salvadoro | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Mario Edgardo Durán Gavidia (ekde 2021) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 534 409 | ||||
- Aglomeracio | 2 600 000 | ||||
Loĝdenso | 4 375 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 13° 41′ N, 89° 11′ U (mapo)13.683333333333-89.183333333333Koordinatoj: 13° 41′ N, 89° 11′ U (mapo) | ||||
Alto | 658 m [+] | ||||
Areo | 886 km² (88 600 ha) | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Salvador [+] | |||||
Geografio
redaktiLa urbo San-Salvadoro situas ĉe la piedo de la samnoma vulkano. Ĝi havas areon de 886 km² kaj situas sur alteco de 658 m s.m.. San Miguel de la Frontera troviĝas 138 km.
Loĝantaro
redaktiĜia loĝantaro nombris 534 409 personojn je la fino de 2006, dum en ĝia aglomeraĵo vivas 2,6 milionoj da homoj.
Historio
redaktiSan-Salvador estis fondita en 1525 de la hispana konkeranto Pedro de Alvarado, proksime al la ĉefurbo de la pipiloj, Kuskatlano (Cuscatlán). De tiam ĝi suferis multajn tertremojn, kiuj ruinigis grandan parton de la historia urbo, la plej grava en 1854. Jam antaŭe oni ŝanĝis la lokigon de la urbo, en 1528 kaj 1545. La unua urbo situis en la arĥeologia loko nun nomata Ciudad Vieja (Malnova Urbo).
Kiam en la jara 1824 estis fondita la Centramerika Konfederacio, San-Salvadoro fariĝis ties ĉefurbo. Post la disfalo de la Konfederacio en la jaro 1839 San-Salvadoro fariĝis en 1841 la ĉefurbo de la sendependiĝinta ŝtato Salvadoro.
Servoj
redaktiĈefaj vidindaĵoj
redakti- Metropola Katedralo
- Nacia Teatro de Salvadoro
- Nacia Palaco de Salvadoro
- Monumento al Jesuokristo, la Savanto de la Mondo (el kiu la urbo prenis sian nomon
- Prezidenta Sidejo
- Monumento al la Libereco
- Turo Cuscatlán, sidejo de la samnoma Banko
Iuj urbaj impresoj
redakti-
Granda San-Salvadoro, vidate de la vulkano Quetzaltepec
-
Nordokcidento de San-Salvadoro
-
Monumento al la Savanto de la Mondo
-
Monumento al la Revolucio
-
Kvinstela hotelo Hilton
-
Oficejoj en San-Salvadoro
Ĝemelaj urboj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- retejo de la municipo de San-Salvadoro Arkivigite je 2007-07-01 per la retarkivo Wayback Machine