Rebecca
Rebecca (1940) estis la unua usona filmo de Alfred Hitchcock, kaj lia unua filmo sub kontrakto kun la produktoro David O. Selznick, nome psikologia, gotikstila, nigrablanka streĉo-filmo. La scenaro estis de Robert E. Sherwood kaj de Joan Harrison, kaj la verkadapto de Philip MacDonald kaj Michael Hogan.
Rebecca | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Rebecca |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1940, 1 okt. 1940, 12 apr. 1940 |
Ĝenro | mistera filmo, drama filmo, filmo bazita sur romano, amafera filmo |
Kameraado | George Barnes |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | David O. Selznick |
Scenaro | Philip MacDonald • Michael Hogan • Robert E. Sherwood • Joan Harrison • Michael Hogan • Daphne du Maurier |
Loko de rakonto | Kornvalo |
Muziko de | Franz Waxman |
Rolantoj | Laurence Olivier • Joan Fontaine • Judith Anderson • George Sanders • Nigel Bruce • Gladys Cooper • Reginald Denny • C. Aubrey Smith • Florence Bates • Leo G. Carroll • Melville Cooper • Forrester Harvey • Gino Corrado • Leonard Carey • Lumsden Hare • Billy Bevan • Alfred Hitchcock • Edward Fielding |
Produktinta firmao | Selznick International Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Ĝi estis filmita en holivuda versio de angla Kornvalo kaj bazita sur samnoma romano de angla verkisto Daphne du Maurier de 1938. La filmo, en kiu stelulis Laurence Olivier kaj Joan Fontaine, temas pri naiva (kaj sennoma) virino kiu edziniĝas al vidva aristokrato. Ŝi iras loĝi en lia granda angla kampardomego, kaj luktas kontraŭ la restinta reputacio de lia eleganta kaj monduma unua edzino Rebecca, kiu estis mortinta dum misteraj cirkonstancoj. La opozicio estas la rolulo de la dommastrino Srino. Danvers, ludita de Judith Anderson.
La filmo atingis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Filmo en la 13a okazo de la Oskar-premioj; la statupremio estis ricevita de David O. Selznick, kiel la filmoproduktoro. Hitchcock estis nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Reĝisoro, kiu estis lia unua el kvin tiaj nomumoj.[1][2]
Lingva kuriozaĵo atestas pri la populareco kiun la filmo atingis tutmonde. En Hispanio oni nomas "rebeca" [reBEka] la kardiganon, tio estas pulovero malferma antaŭe kaj kutime kun libera dekoltaĵo. Male al pulovero estas uzata por ne malvarmaj veteroj. La tiamaj parolantoj miskomprenis, ke la protagonistino de la filmo, tio estas Rebecca (kiu fakte ne aperas en ĝi) vestis tian vestaĵon, dum fakte estis la dommastrino Srino. Danvers kiu vestis tion. La nuntempa averaĝa parolanto ĝenerale ne scias pri tiu deveno, sed ĉiuj en la lando nomas tiun puloveron tiel.
Referencoj
redakti- ↑ The 13th Academy Awards, 1941. Academy of Motion Picture Arts and Sciences. Arkivita el la originalo je 3a de marto 2012. Alirita 30a de decembro 2017 .
- ↑ Duncan 2003, p. 84
Bibliografio
redakti- Duncan, Paul (2003). Alfred Hitchcock: Architect of Anxiety, 1899–1980. Taschen. ISBN 978-3-8228-1591-5.
Eksteraj ligiloj
redakti- Rebecca en Interreta filma datumbazo (angle)
- Rebecca: The Two Mrs. de Winters eseo de Robin Wood en Criterion Collection
- Rebecca ĉe AllMovie (angle)
- Rebecca ĉe Turner Classic Movies Datumbazo
- Rebecca ĉe Rotten Tomatoes